Gvatemalurbo
Gvatemalurbo | |
hispane: Ciudad de Guatemala, angle: Guatemala City | |
urbo | |
Centra placo en Gvatemalurbo
| |
|
|
Oficiala nomo: La Nueva Guatemala de la Asunción | |
Formale konata: Guatemala, Guate | |
Lando | Gvatemalo |
---|---|
Departemento | Gvatemalo |
Historiaj regionoj | majaoj, UPCA |
Memorindaĵo | Kaminaljuyu majaa ruino |
Situo | Gvatemalurbo |
- alteco | 1 500 m s. m. |
- koordinatoj | 14° 36′ 48″ N 90° 32′ 07″ U / 14.61333 °N, 90.53528 °U (mapo) |
Areo | 692,0 km² (69 200 ha) |
Loĝantaro | 1 105 100 (2011) |
Denseco | 1 596,97 loĝ./km² |
Fondita | 1773 |
Urbestro | Alvaro Arzu |
Horzono | UTC (UTC-6) |
Poŝtkodo | |
Situo enkadre de Gvatemalo
| |
Situo enkadre de Centra Ameriko
| |
Vikimedia Komunejo: Guatemala City | |
Retpaĝo: www.muniguate.com | |
Gvatemalurbo (hispane Ciudad de Guatemala, oficiale La Nueva Guatemala de la Asunción) estas la ĉefurbo de la mezamerika ŝtato Gvatemalo.
Historio
La plej fruajn setlejojn kreis la majaoj jam antaŭ 2000 jaroj. La ruinoj de tiu setliĝo (Kaminal Juyú) estas viziteblaj en la urbocentra parkaĵo. Dum la hispana kolonia tempo estiĝis tie ekde 1620 urbeto ĉirkaŭ la monaĥejo (El Carmen). Postkiam la malnova ĉefurbo Antigua Guatemala detruiĝis pro tertremo la 26-an de julio en 1773, oni fondis la 27-an de septembro 1775. Gvatemala-urbon kiel novan ĉefurbon de la hispanaj koloniaj teritorioj en Mezameriko.
Hodiaŭ Gvatemala-urbo estas la plej granda urbo ne nur de Gvatemalo kun sia ĉ. 2,5 miliona loĝantaro sed tiu de tuta Centra Ameriko.
Vidindaĵoj
- Museo Ixchell (Indianaj teksaĵoj)
- Museo Popol Vuh (antaŭ-kolumbiana arto)
- Kaminal Juyú (ruinoj de antaŭ-kolumbiana setlejo)