György Ács

El Vikipedio, la libera enciklopedio

György Ács [djordj Aĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ács György estis hungara-usona biokemiisto, profesoro, membro (ekstera en 1990) de Hungara Scienca Akademio.

György Ács [1] naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1923 en Dunajská Streda (Ĉeĥoslovakio), li mortis la 31-an de julio 2013 en Arlington (Usono).

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Ács apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li esploris en medicina universitata instituto en Budapeŝto. Post la Hungara revolucio de 1956 li disidis al Novjorko, kie li iĝis profesoro en biokemia instituto. Li jam pensiuliĝis. Li okupiĝis precipe pri biokemio kaj molekula biologio. Li unuafoje ricevis hungaran memormedalon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]