György Alexics

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

ALEXICS György [pr. aleksiĉ] estis hungara lingvisto, literaturhistoriisto, tradukisto naskiĝinta en Arad la 14-an de septembro 1864 kaj mortinta en Budapest la 7-a de februaro 1936. Li estis la patro de matematikisto György Alexits.

Biografio [redakti]

Ekde 1884 György Alexics studis en la Universitato de Budapeŝto. Li estis instruisto ekde 1888 en Szolnok, ekde 1889 en Kassa. Inter 1891 kaj 1922 li estis instruisto de la Orienta Komerca Kurso (pli poste akademio). Ekde 1897 li estis la privatprofesoro de rumana lingvo kaj literaturo de la universitato de Budapeŝto. En 1920 la universitata konsilantaro senigis lin de rajto por lekcii. En 1922 oni pensiigis lin. En dua volumo de libro redaktita de Gusztáv Heinrich li priskribis la historion de la rumana literaturo (Egyetemes Irodalomtörténet Bp., 1905).

Verkoj ĉefaj [redakti]

  • Magyar elemek az oláh nyelvben (Bp., 1888);
  • Román nyelvtan (Bp., 1892).

Fonto [redakti]

  • Magyar Életrajzi Lexikon