György Bernády
El Vikipedio
BERNÁDY György (berna:di)) estis hungara politikisto, publicisto naskita la 10-an de januaro 1864 en Bethlen, Hungario kaj mortinta la 22-an de oktobro 1938 en Târgu Mureş, Rumanio.
Biografio [redakti]
Komence György Bernády lernis farmakologion, poste juron en Kolozsvár kaj Budapeŝto. Li estis elektita deputito de Marosvásárhely en la parlamento kaj inter 1900 kaj 1912 urbestro de la sama urbo. Poste dum kvin jaroj li estis la prefekto de la departemento Maros-Torda. De 1922 li estis deputito en la parlamento de Rumanio. Inter 1926 kaj 1929 li estis elektita denove urbestro. Li akiris grandajn meritojn en la plimodernigo de Târgu Mureş.
Bibliografio [redakti]
- Bernády György városa Marosi Barna: Épült Dr. Bernády György polgarmestersége idején. Marosvásárhely a századfordulón. Bernády György Alapítvány, Maros megyi RMDSZ, Marosvásárhely, 1993. (Fotoj: Zsolt Barabás).