György Csepellényi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

György Csepellényi [djordj ĉepelEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csepellényi György estis hungara katolika pastro, monaĥo, martiro.

György Csepellényi [1] Arkivigite je 2008-10-11 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis en 1620 en Hungara reĝlando en Bitcse (nuntempa Bytča en Slovakio). Li mortis la 24-an de majo 1674 apud la nuna Egerfarmos.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Csepellényi aliĝis al la paŭlanoj en 1642, en la sekva jaro li monaĥiĝis. post kelkaj jaroj li pastriĝis. Post jaroj li ricevis taskojn en ĉirkaŭaĵoj de Mezőkövesd, Eger kaj Füzes, kie la ĉefa religio estis la protestantismo. En 1674 protestantoj kaptis lin. Li estis arestita 2 monatojn, fine li senkapiĝis. En 1689 li estis reentombigita en Sátoraljaújhely.

Fontoj[redakti | redakti fonton]