György Enyedi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ENYEDI György (enjedi) estis hungara unitariisma episkopo, eklezia verkisto naskita en 1555 kaj mortinta en Koloĵvaro la 24-an de novembro 1597.

Kariero[redakti | redakti fonton]

György Enyedi estis en 1571 en Germanio, Francio kaj Italio. Reveninte li instruis en Koloĵvaro, de 1587 li estis rektoro, de 1592 unitariisma episkopo ĝis sia morto. Li tradukis de Boccaccio: Gismunda és Gisquardus, (Debrecen, 1577; novaj eldonoj: Régi Magy. Költők Tára VIII. Bp., 1930; Béla Varjas, Kolozsvár, 1942). Restis en manuskripto lia elatina tradukaĵo de Heliodorus: Historia Aithiopika, same kiel liaj predikaĵoj en hungara lingvo.

Verko[redakti | redakti fonton]

  • Explicationes locorum Veteris et Novi Testamenti ex quibus trinitatis dogma stabiliri solet (Kolozsvár, 1958).

Fonto[redakti | redakti fonton]