György Székely (historiisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

György Székely [djordj sEkej], laŭ hungarlingve kutima nomordo Székely György estas hungara historiisto, profesoro, ordinara membro de Hungara Scienca Akademio (1985).

György Székely [1] naskiĝis la 12-an de februaro 1924 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Székely frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1942-1946. Post la diplomo komence li estis oficisto, ekde 1949 li eklaboris en historia instituto, poste li ekinstruis en Universitato de Budapeŝto. En 1953 li estis vicdekano, en 1956 katedrestro, inter 1955-1962 vicrektoro, inter 1969-1975 dekano. En 1973 li doktoriĝis antaŭ la akademio. En 1982 li estis nomita ĉefdirektoro de muzeo. Li pensiuliĝis en 1994. Li okupiĝis ekzemple pri historioj de urboj kaj universitatoj. Li ricevis polan kaj 2 hungarajn premiojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A középkorvégi parasztháborúk (1949)
  • A feudalizmus kialakulása és rendszere (1951)
  • A török hódítók elleni védelem ügye a Dózsa-parasztháborútól Mohácsig (1952)
  • La Hongrie et la domination ottomane XVe–XVIIe siècles (1975)
  • Fekete-tengeri utak és kapcsolatkeresések az oszmán hatalom hátában (1985)
  • Tanulmányok az óbudai egyetem történetéből (1995)

Fontoj[redakti | redakti fonton]