György Szomjas
György Szomjas [djordj somjaŝ], hungare Szomjas György, Esperante Georgo Szomjas estas hungara reĝisoro.
György Szomjas naskiĝis la 26-an de novembro 1940 en Budapeŝto.
Biografio
György Szomjas frekventis universitaton inter 1960-1964, poste aktoran ĉeflernejon pri reĝisorado en Budapeŝto inter 1964-1968. Komence li faris mallongajn filmojn. En 1970 li edziĝis baldaŭe havanta filon kaj filinon. Li ricevis premion Kossuth en 2005, pli frue ankaŭ aliajn (eĉ eksterlandan) premiojn.
Liaj reĝisoraĵoj (elekto)
- 8 mallongaj filmoj inter 1965–2007
- 20 dokumentaj filmoj inter 1972–2009
- 18 filmoj inter 1969–2011, ekzemple Kopaszkutya, 1981; Könnyű vér, 1989
- en filmo li havis rolon en 1969