Gyula Bittera

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gyula Bittera [djula bitera], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bittera Gyula estis hungara kemiisto.

Gyula Bittera [1] naskiĝis la 9-an de februaro 1893 en Hungara reĝlando en Nagyszalatna (nuntempa Zvolenská Slatina en Slovakio). Li mortis la 21-an de oktobro 1970 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Bittera frekventis gimnazion en Pozsony, poste li akiris diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1919. Post siaj studoj li okupiĝis pri volatilaj oleoj en Kaposvár kaj Budapeŝto. En la 1930-aj jaroj li kreis medikamentan oleon el forĵetaĵoj de kapsikoj, poste li okupiĝis pri lavendoj. Tiutempe li havis uzinon pri produktado de volatilaj oleoj. En 1949 la uzino estis ŝtatigita, Bittera laboris plu en tiaj institutoj, kiuj okupiĝis pri la menciita temo. Li iniciatis kultivadon de lavendoj en Tihany.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.