Halifax (Britio)
Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Halifax, en Esperanto Halifakso, en Britio. Pri la samnoma urbo en Nov-Skotio, Kanado vidu la artikolon Halifakso, kaj pri aliaj signifoj la apartigan liston Halifax. |
Halifax | |||
---|---|---|---|
urbocentra panoramo, vidata de monteto Beacon Hill
| |||
urbeto • eksterparoĥa areo • bazarurbo | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Anglio (Britio) | ||
Regiono | Yorkshire and the Humber | ||
Provinco | West Yorkshire | ||
Poŝtkodo | HX1-7 | ||
Telefonkodo | 01422 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 82 056 (censo de 2001) | ||
Loĝdenso | 5 022 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 53° 44′ N, 1° 52′ U (mapo)53.725-1.8627777777778 | ||
Areo | 20,73 km² (2 073 ha) [+] | ||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Halifax, West Yorkshire [+] | |||
Halifax estas urbo de Anglio kaj Britio, kiu situas en la nuna administra regiono Yorkshire and the Humber kaj la historia provinco West Yorkshire. La urbo estas la administra centro de la metropola distrikto Calderdale. Laŭ la censo de 2001 la urbo havis 82 056 loĝantojn. Ĝi konatas inter alie pro sia fabrikejo Mackintosh pri ĉokoladaĵoj kaj aliaj dolĉaĵoj. Ĝemela urbo estas la germana urbo Aachen.
Geografio
Halifax situas en la sudoriento de la montetaro Peninoj proksime de la urboj Bradford, Huddersfield kaj Rochdale. La pli grandaj urboj Liverpool kaj Hull situas en distanco de po 100 kilometroj, dum Londono, Edinburgh, Belfast, Dublin kaj Cardiff distancas po 300 kilometrojn. La urbon trafluas la rivero Calder.