Halil Xani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Halil Xani
Persona informo
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr
Halil Xani legas lernoibron pri Esperanto
Halil Xani legas lernoibron pri Esperanto

Halil Xani (n. en 1952 en la vilaĝo de Polac en Skënderaj, Kosovo) estas verkisto[1] de romanoj kaj poeziaĵoj en la albana lingvo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li studis albanan lingvon kaj literaturon ĉe la Fakultato de Filologio en Priŝtino.

De 1983 ĝis 1990, li laboris kiel ĵurnalisto ĉe Radio Mitrovica, ĝis kiam la serba polico fermis la albanan programon.

Li dum unu jaro laboris kiel ĵurnalisto en la ĵurnaloj "Dita" kaj "24 Ore" kaj dum du jaroj li ankaŭ reĝisoris la radioprogramon Drenica.

Krom infanaj poemoj, kiujn li publikigis ekde 1971, li ankaŭ verkis humuraĵojn en diversaj gazetoj kaj revuoj aperintaj en Priŝtino kaj Skopjo. Li partoprenis en multaj literaturaj klasoj en lernejoj, poste kun la Karavano de kosovaj verkistoj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

1996, Ndal Drenushë (Haltu Drnushë),

2005, Unë e babi mjeshtër (Mi estas la majstra patro),

2009, 101 Nastradin's Qyfyret" (poemoj bazitaj sur Nastradin-anekdotoj),

2009, Pak për mahi, më shumë përnjëmend (Iom da sxerco, pli multe seriozeco)

2010, Ec e mos u bëj nervoz (Vi nepre nervoziĝos)

2010, Borxhin e hëngri qeni (La ŝuldon formanĝis la hundo, ŝercoj)

2012, Gjuha e zemrës, vjersha për fëmijë (La lingvo de la koro, poeziaĵoj por infanoj)

2013, Prekja e pikëllimit, bashkëautor (La tuŝo de la ĉagreno, kunaŭtoro)

2015, M’I akuzojnë sytë, vargje me gjemba (Oni akuzas miajn okulojn, versoj kun dornoj),

2018, Halla nga Prevalla, vjersha për fëmijë (La onklino el Prevalla, poeziaĵoj por infanoj)

2018, Epigrame (Epigramoj)

2019, Jeni të gjallë mes nesh, vjersha përkushtuese (Vi pluvivas ĉe ni, dediĉitaj poeziaĵoj)

2019, Gjuha e zemrës, ribotim I plotësuar (La lingvo de la koro, reeldono kompletigita)

2021, Kush më shëron, vjersha për fëmijë (Kiu kuracas min, poeziaĵoj por infanoj).

Referencoj[redakti | redakti fonton]