Haniŝ-insuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Haniŝ-insuloj
grupo de insuloj • vulkano [+]

AkvejoRuĝa maro

Supermara alteco78 m [+]
Koordinatoj13° 45′ 0″ N, 42° 45′ 0″ O (mapo)13.7542.75Koordinatoj: 13° 45′ 0″ N, 42° 45′ 0″ O (mapo)

Tera areo190 km² (19 000 ha)
Nombro de insuloj23
Ĉefa insuloZuqar-insulo

Loĝantaro0
HorzonoUTC+03:00 [+]

Haniŝ-insuloj (Jemeno)
Haniŝ-insuloj (Jemeno)
DEC
Haniŝ-insuloj
Haniŝ-insuloj
Map
Haniŝ-insuloj
vdr

Haniŝ-insuloj (angle Hanish; arabe جزر هانيش) estas insulgrupo en la Ruĝa maro. Plimulto de tiu estas parto de Jemeno, sed en 1998-1999 pretendis ilin Eritreo. Post longa proceso en internacia kortumo – sub gvido de Dr. Abdul-Karim Aleryani – oni garantiis plenajn rajtojn por Jemeno por la pli grandaj insuloj, dum oni aljuĝis al Eritreo la prefiferiajn insulojn ĉe la sudokcidento de grandaj insuloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Haniŝ-insulojn pretendis ĝis 1923 Turkio, kiam rezignis pri tiuj. Ekde tiu tempo, oni administris la insulojn el la Eritrea Kolonio, ĝis 1941. En 1941, post malvenko de la Italaj koloniaj fortoj, Britio tiris Eritreon sub sian kolonian gvidon kiel protektoraton. La insulojn pretendis en la 1970-aj jaroj ankaŭ Etiopio (kiu aneksis Eritreon) kaj Jemeno. La Etiopia pretendo venis el tio, ke la Eritreaj sendependiĝaj grupoj uzis la Haniŝ-insulojn kaj la proksima Zuqar-insulo estis bazo por ataki etiopiajn militsitajn interesojn.

En 1991 Eritreo reakiris sian sendependecon kaj en 1995 klopodis uzi sian suverenecon pri la insuloj. Tio kaŭzis krizo, kiu estas eventuale estas antaŭ arbitraciantaro, post koresponda konflikto.

vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]