Hanovra foiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la foirejo en 2008, vidata el birda perspektivo

La Hanovra foiro - germane Hannover Messe (HM) - estas la tutmonde plej signifa industria foiro. Ĝi okazas ĉiujare en la urbo Hanovro de la federacia lando Malsupra Saksio de nordokcidenta Germanio. La foirejo estas laŭ areo la tutmonde plej granda ekspoziciejo. En ĝi okazis ankaŭ la Internacia ekspozicio de 2000, kiu penis prezenti laŭeble multajn mondajn kulturojn komence de la tria jarmilo, kaj ĉiujare en la foirejo okazas ankaŭ la foiro CeBIT, la tutmonde plej granda foiro pri informa teknologio.


Bildogalerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]