Hans Greiner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans Greiner
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1550 (1550-01-01)
en Langenbach
Morto 1-an de januaro 1609 (1609-01-01) (59-jaraĝa)
en Lauscha
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo vitroblovisto • entreprenisto
vdr

Hans GREINER (naskiĝinta ĉirkaŭ 1550 en Langenbach, mortinta antaŭ 1609 en Lauscha; kromnomo Schwabenhans) estis germana entreprenisto kaj vitrofaristo. Unu li ido estis Gotthelf Greiner, porcelaninventisto.

Transdono de la firmao-fondodokumento al Greiner kaj Müller fare de la duko, 1597

Vivo[redakti | redakti fonton]

Hans Greiner estis naskita ĉirkaŭ 1550 en Langenbach (hodiaŭ parto de la municipo de Schleusegrund). Ĉirkaŭ 1571 li geedziĝis kun Margarethe Mosert (1554-1618), filino de la plej riĉa farmisto de la urbo. Post la morto de lia patro, li iĝis lia posteulo kiel vitrofaristo kaj majstra metiisto ĉe la Langenbach-vitrofarejo, kiun li gvidis ĝis ĝia forpaso en 1589.

En 1590, Hans Greiner kaj lia dungito, la vitromajstro Christoph Müller (ĉ. 1545-ĉ. 1628), konstruis Marktiegel-Hütte Lauscha 1 en areo de la marŝaloj de Pappenheim. Verŝajne pro diferencoj kun la aŭtoritatoj ambaŭ vitromajstroj baldaŭ rezignis pri tiu ĉi fandejo, kiu poste estis malkonstruita. De 1595 Greiner kaj Müller funkciigis la Lauscha-2-vitrofarejon sur la teritorio de la distrikto de Sonneberg, kiu apartenis al la Duklando de Saksio-Koburgo. La 10-an de januaro 1597, Greiner kaj Müller ricevis heredan feŭdan leteron de duko Johano Kazimiro (Saksio-Koburgo), kiu aljuĝis al ili duonon de la fandejo, same kiel tri domojn, tranĉmuelejon, 30 akreojn de kultivebla arbartereno, 42 akreojn de kampoj kontraŭ la sumo de po 12 guldenoj lupago porjara.

La urbo Lauscha eliris el tiu vitrofarejo kaj ĝi ĝis nun estas mondfama pro siaj kristnaskarbornamadoj. Kiel ĉeffirmao, la vitrofarejo mem iĝis modelo por multaj novaj firmaoj en Turingio, plejparte de idoj de Hans Greiner.

Hans Greiner havis dek unu infanojn. Li mortis antaŭ 1609 en Lauscha. Unu el liaj posteuloj, kiu ankaŭ estis nomita Hans (Hanß Jacob) Greiner kaj laŭdire venis de Augsburg, konstruis vitrofarejon en Bavario en la 17-a jarcento, unue en Konstein (Wellheim), en 1648 en Stützerbach kaj en 1649 en Solnhofen, dum lia filo Kaspar transprenis la gepatran entreprenon en Konstein. Lia filo, alia Hans Jakob Greiner, naskiĝis en Konstein en 1648 kaj mortis la 1-an de marto 1707 en Walkersbach kiel vitrofarejestro.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Rudi Greiner-Adam: Der Schwabenhans und seine Nachkommen: Die Gründer von Lauscha und Limbach. Hildburghausen 1997.
  • Stadt Lauscha (eld.): Festschrift 400 Jahre Lauscha. Sonneberg 1996.
  • Gerhard Greiner: Der Schwabe Hans Greiner 1465–1532. Familiengeschichte der Thüringer-Greiner als genealogische Stammfolge über XI/XII Generationen. Rödental 1988.
  • Walter Greiner: Auf den Spuren der Glasmacher von der Neuzeit bis in die Antike. Selbstverlag. Sonthofen 2005.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]