Hans Jantzen
Hans Jantzen (naskiĝinta la 26-an de aprilo 1881 en Hamburgo; mortinta la 15-an de februaro 1967 en Freiburg) estis germana arthistoriisto. Jantzen valdias kiel kunfondinto de la moderna esploro de gotika arĥitekturo. Li stampis la terminon diafaneco por travidebleco je la priskribo kaj analizo de gotikaj preĝejoj.