Hans Luther

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans Luther

Hans LUTHER (* 10-a de marto 1879 en Berlino; † 11-a de majo 1962 en Duseldorfo) estis germana juristo, fakulo pri financoj kaj senpartia politikisto.

Studinte juron, li komencis administracian karieron kaj de 1918 ĝis 1922 li estis ĉefurbestro de Essen. Li simpatiis kun Deutsche Volkspartei sed restis senpartia. De 1922 ĝis 1925 li estis ministro, en 1925 li fariĝis regna kanceliero, ĝis majo 1926.

En 1931 Luther fariĝis membro de la Societo de amikoj.

De marto 1930 ĝis marto 1933 li estis prezidento de la Regna Banko, kaj komence pretis subtenis la kontraŭsenlaborecan programon de Adolf Hitler per kreditdonado. Sed li kontraŭis kreditumi ankaŭ por la rearmigo. Tial Hitler anstatauigis lin per Hjalmar Schacht, Luther ĝis 1937 estis ambasadoro en Usono. Post la dua mondmilito li havis diversajn taskojn interalie pri la elformado de la germana banko-sistemo.