Harbezoaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Harbezoaro estas malgranda kolektiĝo de harofelo, formita en la stomako de bestoj kaj malofte en homoj, kiu estas foje elvomita kiam ĝi iĝas tro granda. Harbezoaroj estas formitaj el haro aŭ felo, kiu estas buŝe enprenita en la stomakon. Harbezoaroj estas ĉefe streĉaj longigitaj cilindroj el pakita felo, sed povas inkludi pecojn de aliaj elementoj kiel glutita manĝaĵo. Bestoj kun harbezoaroj estas foje misinterpetataj kiel havi aliajn kondiĉojn de la stomako kiel limfosarkomo, tuberkulozo kaj lientumoro.[1] Felisedoj precipe emas formi harbezoarojn pro tio, ke ili purigas sin per lekado de sia felo kaj tiel enstomakigas ĝin. Ankaŭ kunikloj emas formi harbezoarojn, ĉar ili sammaniere purigas sin, sed harbezoaroj estas precipe danĝeraj ĉe kunikloj ĉar ili ne povas elvomi ilin. Pro la delikateco de la digestaj sistemoj de kunikloj, harbezoaroj de kunikloj devas esti tuj kuracitaj aŭ ili povas kaŭzi al la besto halton de nutrado kaj fine morton pro dehidratiĝo. Ankaŭ bovoj amasigas harbezoarojn sed, ĉar ili ne vomas, ĉi tiuj estas trovitaj kutime post morto kaj povas esti tre grandaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1924) “Specimen of Hair-ball of the Stomach.”, Proceedings of the Royal Society of Medicine 17 (Section for the Study of Disease in Children.), p. 5–8.