Harvard Business School

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La altlerneja fakultato Harvard Business School, oficiale plennome Harvard University Graduate School of Business Administration: George F. Baker Foundation, ofte mallongigata HBS, estas parto de la Universitato Harvard en Kembriĝo, Masaĉuseco, Usono. La fakultato - kiel la plena nomo indikas - estas unu el la universitataj institucioj anglalingve nomataj graduate school, do "duaŝtupa altlernejo". La institucio konsideriĝas inter la plej renomaj altlernejoj pri ekonomiko tutmonde.

Historio

La 1-an de oktobro 1908 la fakultato ekfunkciis kun 15 docentoj kaj 80 studantoj. Ĝia unua loko estis Kembriĝo, Masaĉuseco. En 1927 la fakultato translokiĝis al la alia flanko de la rivero Charles - al Allston, urboparto de Bostono. Virinaj studantoj en la regula studprogramo unuafoje permesiĝis nur en 1965. Laŭ la stato de 2011 ekzistas proksimume 65 000 finstudintoj de la fakultato.

Harvard Business School Publishing

La fakultato estas sola posedanto de la eldonejo Harvard Business School Publishing, kiu publikigas librojn pri entreprena gvidado, ĝenerala ekonomiko kaj la monatan anglalingvan magazinon Harvard Business Review. La magazino cetere ankaŭ aperas germanlingve sub la (tamen anglalingva) nomo "Harvard Business Manager".

Eksteraj ligiloj