Hattori Tôru

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Hattori Tôru
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1910 (1910-11-30)
Morto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Hattori Tôru (1911-1944?)[1] estis japana esperantisto. Li estis studento pri fiziko kaj de tiam li ekesperantistiĝis. Li estis redaktoro de La Tempo (1934-37). Li verkis ekzemple la kolekton "Karcero" el tradukitaj noveloj de Simaki (Kensaku, 1937). Du liaj poemoj estis inkluditaj en la antologio Japana Kvodlibeto.[2]

Traduko[redakti | redakti fonton]

  • „Karcero“ de Kensaku Simaki. Eid. Librejo Kaniya, Kioto. 163 pĝ, 19 X 13 cm, 1937.
Citaĵo
 Per ĉi tiu libro, kiu enhavas 4 novelojn, la japanaj s-anoj prezentas al la mondo la realan vivon, superhoman suferadon korpan kaj mensan de tiel nomataj pensokrimuloj. La tro realisma desegno kruele tranĉas en la koron de la leganto. Speeiale en la rondo de laborista esperantistaro la libro kaŭzis sensacion. Sed la leganto legas la libreton en unu spiro ĝis la fino! Do ĝi devas esti interesa. Legu ĝin! 
— Aŭstria Esperantisto (revuo) n.151 (feb 1938)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Japana Kvodlibeto, kompilita de Tazuo Nakamura kaj Miyamoto Masao, kolekto Beletraj Kajeroj de Stafeto, La Laguna, 1965. p. 121.
  2. Japana Kvodlibeto, kompilita de Tazuo Nakamura kaj Miyamoto Masao, kolekto Beletraj Kajeroj de Stafeto, La Laguna, 1965. pp. 27-28.