Haveno de Barcelono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franca gravuraĵo de la haveno de Barcelono. 18a jarcento.
Trenŝipo "Punta Mayor" de Marsavo en la Haveno de Barcelono.

La Haveno de Barcelono estas situa inter la nova marenfluo de la rivero Llobregat kaj la kvartalo Barceloneta en Barcelono, Katalunio, Hispanio. La granda turisma industrio de la regiono igis tiun havenon la plej granda de la Mediteraneo por krozoŝipoj, kaj la kvina de la mondo nur post tiuj de Karibio, dum la industria gravo de la regiono igis ĝin unu de la plej grandaj varhavenoj de la Mediteraneo: ĝi estas tre proksima de la centro de Barcelono kaj estas konektata al la ĉefaj havenoj de la mondo.

Historie ĝi naskiĝis kiel natura haveno samtempe kun la urbo kaj dum la Mezepoko jam iĝis la ĉefa marelirejo de la Regno de Aragono.

La tera surfaco de la haveno estas de 828,9 ha, kaj ĝi disponas de pli de 20 km de dokoj kaj elŝipejoj. En ĉi tiu spaco oni povas trovi 35 finstaciojn specialigitajn, kaj distribuataj en: 3 maraj por pramŝipoj, 7 internaciaj por krozoŝipoj, 4 de konteneroj, 2 de aŭtoj, 1 de fruktoj, 2 specialigitaj (kakao, kafo kaj metaloj nefaraj), 1 fridujo, 9 de likvaĵoj kaj 6 de solidoj. Ĉi tiuj finstacioj estas utilitaj de 45 gruoj kaj 9 trenŝipoj kiuj havigas la taskojn de ŝarĝo, malŝarĝo kaj enŝipiĝo.

La Haveno de Barcelono disponas el 313 regulaj transportlinioj, kaj estas konektata al 423 havenoj tutmondaj. Pri varoj, la havenaj instalaĵoj movis dum 2007 51,384,463 milionoj da tunoj, 7,83% pli ol en 2006, kaj 2,610,099 TEU de konteneroj en 2007 (12,54% pli ol en 2006). La haltigitaj ŝipoj estis 9942 (4,29% pli ol en 2006), kun 2,879,864 de pasaĝeroj, 13,44% plie. El ili 1,765,838 milionoj estis krozopasaĝeroj en 2007, kun pliiĝo de 25,89% kompare al 2006.