Hawthorne (Kalifornio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hawthorne
Administrado
Lando Usono
Ŝtato Kalifornio
Kantono Los-Anĝeleso
Urbestro Larry Guldy (2010)
Poŝtkodo 90250, 90251
Telefona antaŭkodo 310/424
Kodo laŭ FIPS 06-32548
Retpaĝaro http://www.cityofhawthorne.com/
Demografio
Loĝantaro 100.754
Loĝdenso 5.359 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
33°55′2″N 118°20′55″U  /  33.91722°N, 118.34861°U / 33.91722; -118.34861 (Hawthorne (Kalifornio))Koordinatoj: 33°55′2″N 118°20′55″U  /  33.91722°N, 118.34861°U / 33.91722; -118.34861 (Hawthorne (Kalifornio))
Alto 22 m
Areo 15,70 km²
Horzono PST (UTC-8)
LA County Incorporated Areas Hawthorne highlighted.svg
v  d  r
Information icon.svg

Hawthorne estas urbo en la sudo de distrikto (kantono) Los-Anĝeleso en Kalifornio (Usono). Je la censo de 2000 ĝi havis 84.112 loĝantojn; laŭ la takso de 2005 estis ĉ. 100.754.

Hawthorne ricevis la rangon de urbo en 1922.

Ĝi situas 8 km sude de la internacia flughaveno Los Angeles kaj havas ankaŭ propran flughavenon (Hawthorne Municipal Airport, IATA-kodo HHR).

Klimato[redakti | redakti fonton]

Hawthorne ĝuas la mildan, preskaŭ ĉiam agrablan klimaton de suda Kalifornio. Ekstremaj temperaturoj registritaj estis 44 °C en 1961 kaj −9 °C en 1963. Kiel ofte en la norda duonsfero la plej varma monato estas aŭgusto kaj la plej malvarma januaro. Pluvo estas precipe inter novembro kaj marto, kun maksimumo en februaro; la mezuma jara pluvkvanto estas ĉ. 40 cm.

Je la 6-a de novembro 1966 la unua dokumentita tornado frapis la urbon.

Konataj anoj[redakti | redakti fonton]

Ceteraĵoj[redakti | redakti fonton]

Hawthorne estas konata pro tio, ke en la 1930-aj jaroj ĝi metis ĉe la enirejoj al la urbo ŝildojn kun la teksto "Nigger, Don't Let The Sun Set On YOU In Hawthorne" ("nigrulo, ne estu en Hawthorne post sunsubiro" aŭ "ne restu pli ol unu tagon en H.")[2]. El tiu frazo ekestis la usona esprimo "sundown town" (sun-subira urbo) por nomi urbon, kiu ne toleras ne-blankajn urbanojn.

Referencoj kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. esperiencefestival.com, legita je 2011-01-12 angle
  2. James W. Loewen, Darkness on the Edge of Town, Washington Post, 2005-10-23, legita je 2011-01-12 angle