Hayling Island

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Hayling Island (Insulo Hejlin) estas insulo de Hampshire, Anglio inter Portsmouth kaj Chichester. En 2001 ĝi havis ĉ. 17 mil loĝantojn.

La insulo estas ligata per ponto al la ĉeflando. Ĝi havas la formon de renversata "T", kaj longas ĉ. 6.5 kilometrojn (4 mejoljn). La suda marbordo estas larĝe ĉ. 6.5 kilometrojn (4 mejlojn).

Ferepoka sanktejo en la insulo poste evoluis en romia-britan templon, kvankam la restaĵoj (kiujn arkeologoj studis inter 1897 kaj 1907 kaj denove de 1976 al 1978) ne videblas. Estas du mezepokaj preĝejoj - tiu de Sankta Maria en la centro, kaj de Sankta Petro en la nordo. Dum la normanda epoko, la insulo estis posedata de Abatejo Bec. Ekde 1399 la poeto Thomas Hoccleve (m. 1426) ricevis pension de la monaĥoj de Hayling Island: tiu estis donaco de la angla reĝo, kiun li servis kiel ŝtatoficisto.

Dum la 14-a jarcento estis gravaj inundoj, kaj parto de la insulo (kun la preĝejo de Ĉiuj Sanktoj) submerĝiĝis. Laŭlegende la preĝejaj sonoriloj aŭdeblas kiam la maro maltrankvilas.

Dum la 19-a jarcento, la insulo estis grava loko por la kultivado de ostroj, kaj ankoraŭ restas postsignoj de la industrio. Ĝis la malfrua 19-a jarcento alia industrio estis la produkto de salo, kiu menciiĝis en la Domesday Book de Vilhelmo la Konkerinto.

En 1985 brita tribunalo agnoskis Peter Chilvers kiel inventinto de ventsurfotabuloj kiam li estis juna knabo loĝanta en Hayling Island en 1958.