Heĝaza fervojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heĝaza fervojo
fervoja linio
Geografia situo 32° 37′ 47″ N, 36° 6′ 13″ O (mapo)32.629836.1037Koordinatoj: 32° 37′ 47″ N, 36° 6′ 13″ O (mapo)
Lando(j) SirioJordanioSauda Arabio vd
Heĝaza fervojo (Sirio)
Heĝaza fervojo (Sirio)
DEC
Heĝaza fervojo
Heĝaza fervojo
Map
Heĝaza fervojo
vdr

La Hiĝaz-fervojo (HR) estas fervoja linio dum 1308 km de Damasko en Sirio al Medino en Sauda Arabio, tra la Hiĝaz-regiono de Arabio. Ĝi estas samnoma kun entrepreno, kiu funkciigas tiun linion kaj ties flankajn liniojn. La linio havas branĉon al Haifa, Israelo. Ĝi havas la larĝon de trako de 1050 mm.

Ĝi estis parto de la Otomana fervoja linio, konstruita por atingi la sanktan urbon Mekaon. La linio fakte atingis nur Medina (400 km de Mekao) pro eventoj de la unua mondmilito.

Celo estis - krom facila atingo de Mekao por la islamaj pilgrimantoj - la integrigo de la arabaj provincoj en la otomanan ŝtaton, faciligo de transporto de ekonomiaj varoj, soldataj taĉmentoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La konstruado komenciĝis en 1900 kaj daŭris kun germana teknika kaj financa helpo (ili samtempe konstruigis la bagdadan fervojon).

Post la konstruado, dum la unua mondmilito, la fervojo estis atakita fare de lokaj arabaj triboj. Post kolapso de la Otomana imperio, la fervojo estis neniam re-malfermita sude de Jordanio kaj la limo de Sauda Arabio.

Nuna stato[redakti | redakti fonton]

Du konektitaj sed nur provizore uzataj sekcioj de hiĝaz-fervojo estas:

Oni rezervis originalajn vaporlokomotivojn en Sirio (9) kaj en Jordanio (7).

Malgrandaj partoj de la fervojo estas turismaj vizitindejoj.

La Israela fervojo planas rekonstrui la fervojon de Hajfo al esperebla celo de jordana Irbid.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]