He Ziĉen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
He Ziĉen
He kun Mao
He kun Mao
Persona informo
Naskiĝo 20-an de septembro 1909 (1909-09-20)
en Yongxin County
Morto 19-an de aprilo 1984 (1984-04-19) (74-jaraĝa)
en Ŝanhajo
Mortokialo malsano
Ŝtataneco Dinastio QingPopola Respubliko ĈinioRespubliko Ĉinio
Alma mater Komunisma Universitato de Laboristoj Orientaj
Familio
Edz(in)o Mao Zedong
Infanoj Yang Yuehua • Li Min
Okupo
Okupo revoluciulo
vdr

He Ziĉen, He Ziĵen, He Zizhen (en ĉina: 贺子珍; Wade–Giles: Ho Tzu-chen; 20a de Septembro, 1910 – 19a de Aprilo, 1984) estis la tria edzino de Mao Zedong el Majo 1930 ĝis 1937. Ŝi komunistiĝis en 1925 kaj aliĝis al la Komunista Partio de Ĉinio en 1926.

En 1928 ŝi konatiĝis kun Mao en la kunteksto de la gerilo, kies membro ŝi estis kiel lerta pafisto. Kiam ili geedziĝis, Mao ne estis divorcinta el sia dua edzino Yang Kaihui, kiun li estis edziniginta en 1920.[1][2] Yang estis arestita kaj ekzekutita en 1930 fare de la Kuomintango .[3]

He Zizhen havis tri filinojn kaj tri filojn kun Mao Zedong, sed escepte ilia filino, Li Min, ĉiuj aliaj aŭ mortis junaj aŭ estis separitaj el la familio. Ili plej aĝa filino, kiu estis lasita al loka familio en Fuĝjano, estis trovita kaj rekonita de frato de He Zizhen en 1973, sed neniam povis renkonti kun Mao aŭ He.[4]

En 1937, He Zizhen veturis al Sovetunio por trakti vundon iam ricevitan en batalo,[5] kaj poste studis en la Moskva Orienta Universitato. Dum He Zizhen estis en Rusio, Mao amaferis kun Jiang Qing, kiu estos lia kvara edzino.[5] Reveninte en Ĉinion en 1947, ŝi komprenis, ke ŝi ne povos havi politikan rolon en Pekino. En 1984, He Zizhen mortis malhele en Ŝanghajo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1930年杨开慧遇害时毛泽东在干什么. V.ifeng.com. Alirita 12a de Novembro 2014.
  2. 听闻杨开慧就义毛泽东难以入眠_理论频道_新华网. News.xinhuanet.com. Arkivita el la originalo je 7a de Novembro, 2015. Alirita 12a de Novembro 2014.
  3. Zhi-Sui, Li. (2011-06-22) The Private Life of Chairman Mao (angle). Random House Publishing Group. ISBN 9780307791399.
  4. 毛澤東尋訪長女 福建農婦是"紅色公主". Big5.xinhuanet.com. Arkivita el la originalo je 12a de Novembro, 2014. Alirita 12a de Novembro 2014.
  5. 5,0 5,1 "Tang Wei: Chairman Mao’s relationships", The Telegraph, 13a de Majo 2011. Kontrolita 5a de Januaro 2021.