Hebrea aŭtonomio
La Hebrea Aŭtonoma Provinco (Hebrea Aŭtonomio, aŭ Juda Aŭtonoma Provinco respektive Juda Aŭtonomio, ruse: Еврейская автономная область; jide: ייִדישע אױטאָנאָמע געגנט), antaŭe la Hebrea Aŭtonoma Respubliko, estas la nura restinta aŭtonoma provinco de Rusio. Ĝi situas en la Rusia Fororiento kaj havas limon en la sudo kun Ĉinio, en la nordokcidento kun Amura provinco, kaj en la nordo kaj oriento kun Ĥabarovska regiono. Antaŭ 1934 la areo apartenis al Ĥabarovska regiono. Ekde la 7-a de majo 1934 ĝi estas aŭtonoma provinco (область).
La administra centro estas Birobiĝan.
Administra divido
Distriktoj
La Hebrea Aŭtonoma Provinco konsistas el la sekvaj distriktoj (Ruse: районы):
- Birobiĝanskij (Биробиджанский)
- Leninskij (Ленинский)
- Obluĉenskij (Облученский)
- Oktjabrskij (Октябрьский)
- Smidoviĉskij (Смидовичский)
Demografio
Loĝantaro (2002): 190 915
Etnaj grupoj: Rusoj 171 697 (89,9%), Ukrainoj 8 483 (4,4%), Hebreoj 2 327 (1,22%), Tataroj 1 196 (0,63%), Belorusoj 1 182 (0,62%)