Hebrea tombejo de Varsovio
La hebrea aŭ juda tombejo de Varsovio, proksime de la geto kaj apud la protestanta tombejo, estas la plej granda hebrea (juda) tombejo de Eŭropo. Ĝi situas en la Okopowa strato je koordinatoj (52° 14′ 51″ N; 20° 58′ 29″ E Mapo), estis fondita en 1806 kaj havas areon de 33 hektaroj. La tombejo havas pli ol 200 000 markitajn tombojn kaj ankaŭ amastombojn de la viktimoj de la Varsovia geto.
Kelkaj gravaj personoj entombigitaj je la tombejo
- Mathias Bersohn (1823-1908), arkeologo
- Adam Czerniakow (1880-1942), aferisto
- Jacob Dinezon (1852-1919), verkisto
- Esther R. Kaminska, (1870-1925), komediistino
- Janusz Korczak (1878-1942), infankuracisto, pedagogo, verkisto, poeto - viktimo de la holokaŭsto, ĝi estas cenotafo (simbola tombo)
- Samuel Orgelbrand (1810-1868), publikigisto
- Isaac Leib Peretz, (1852–1915), verkisto
- Hipolit Wawelberg, (1844-1901), bankisto
- Lucjan Wolanowski, (1920-2006), verkisto
- Ludoviko Lazaro Zamenhof (1859-1917), okulkuracisto kaj aŭtoro de Esperanto
Familianoj de L.L.Zamenhof entombigitaj je la tombejo
- Felikso Zamenhof (1868-1933) - frato.
- Henryk Zamenhof (1871 1932) - frato.
- Klara Zamenhof (1863-1924) - edzino.
- Leono Zamenhof (1875-1934) - frato.
- Marko Zamenhof (1837-1907) - patro.
- Rozalia Zamenhof (1839-1892[1]) - patrino.
Referencoj
- ↑ Tombo de Rozalia Zamenhof en la datumbazo de la juda tombejo ul. Okopowej en Varsovio