Heinrich Pauli (kuracisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heinrich Pauli
(1565-1610)
"De Cholera, Theses Medicae" verko eldonita en 1601 de Heinrich Pauli (1565-1610)
"De Cholera, Theses Medicae" verko eldonita en 1601 de Heinrich Pauli (1565-1610)
Persona informo
Naskiĝo 1565
en Rostock, Germanio
Morto 13-a de aŭgusto 1610
en Nykøbing Falster, Danio
Alma mater Universitato de Rostock
Universitato de Kopenhago
Familio
Patro Simon Pauli la Maljuna vd
Infanoj Simon Pauli la Juna vd
Profesio
Okupo universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Heinrich Pauli (1565-1610) estis germana kuracisto, profesoro pri medicino kaj rektoro en la Universitato de Rostock. Heinrich Pauli estis patro de la kuracisto kaj botanikisto Simon Pauli la Juna (1603-1680)[1], filo de Simon Pauli la Maljuna (1534-1591) kaj Katharina Prenger, kaj avo de tri nepoj, la anatomo Jacob Henrik Pauli (1637-1702), de la libristo Daniel Pauli (1640-1684) kaj Olliger Paulli (1644-1714) .

Lia edzino nomiĝis Catharina Papke (1580-1650), filino de la tajloristo Nikolaus Papke kaj Gesa Schlorf. En 1576 li diplomiĝis pri medicino en la Universitato de Rostock kaj en aŭgusto 1594 li doktoriĝis. En la sama jaro li estis nomumita urba kuracisto en la sama posteno de Wilhelm Lauremberg (1547-1612). Dufoje li estis rektoro de la universitato, en 1596 kaj 1602. En 1604, li estis nomumita persona kuracisto de la dana vidvina reĝino Sophie de Mecklenburg (1557–1631) kaj li iris al Nykøbing Falster, en Danio.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Nicolai de Cusa Sermones (1430-1441)
  • Disputatio IV. de vertigine ad quam sub præsidio Henrici Pauli respondebit Johannes Bielke, 1600
  • Nicolai de Cusa Opera omnia, 1970
  • Dissertatio Inauguralis Medica, De Febre Petechiali..., 1809
  • De Phthisi Theses Medicae, 1601
  • De Cholera, Theses Medicae, 1601
  • De Renum et Vesicae Calculo, 1601
  • De convulsione disputatio, 1601
  • Pro Svmmo Ivvene ... D. Daniele Rindfleisch Bratislaviensi Ad Patrium larem revisenti Qvo Testemvr Ivstvm Ex Hisce Dividiis Dolorem Hæc ... Fvdimvs Amici Vota Propemptica, Daniel Bucretius, Christianus Dornmannus, Johann Petreius, Isaac Memmius, Martini Cornelius, Abraham Memmius, 1587

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Simon Pauli la Maljuna (1534-1591)
  • Simon Pauli la Juna (1603-1680)
  • Wilhelm Lauremberg (1547-1612)
  • Johann Bernhard Krey (1771-1826)
  • Sophie von Mecklenburg (1557-1631)
  • Johann Bacmeister la Maljuna (1563-1631)
  • Peter Lindeberg (1562-1596)[2]
  • Christian Heinrich Pauli (1686-1757)
  • Johann Heinrich Schmidt (1660-1723)
  • Heinrich Pauli (elektroteknikisto) (1893-1962)

Referencoj[redakti | redakti fonton]