Helero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
helero de la urbo Berno el la 15-a jarcento

Helero (germane Heller) estas iama germana kupra monero en valoro de duona pfenigo. Ĝi estas nomata post la urbo „Hall” en Ŝvabio (hodiaŭ: Schwäbisch Hall; Haller ~ Hall-a), kie oni pregis ekde la jaro 1228 arĝentajn pfenigojn (la Hall-a pfenigo). Oni diferencigis blankan, ruĝan kaj nigran heleron; unu imperia talero egalis al 576 heleroj.

En la regiono Kurhessen, la nordo de Hesio, unu arĝenta groŝo valoris 12 helerojn, tiel la helero egalvaloris al prusa pfenigo. La triheleroj estis kupraj 1 1/2-pfenigopecoj, kiuj estis pregitaj en Sachsen-Gotha.

La ĉeĥoj nomas la moneron haléř (pluralo haléře), kaj ĉiutage uzas ĝin, ĉar ĝi estas centono de la nacia valuto ĉeĥa krono. La slovakoj same uzas la vorton por centono de la slovaka krono, kaj la hungaroj historie nomis la moneron filero.