Helico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Helico de ŝipo

Mov-helico estas alohava ŝraŭbforma (helico-forma) aparato (movilo), uzanta la rotaciomomanton de motoro aŭ gasturbino por estigi tir-puŝforton en aero aŭ en akvo. Ĝi movas helpe de aloj, kiuj estas ekipitaj normalokaze steloforme.

Efika principo kaj uzo

La alo estas tiel formita kaj direktita, ke ĝi estas oblikve aŭ asimetrie ĉirkaŭfluata dum la rotacio en la medio, ekz. aeroakvo. Tiel estiĝas premo, kiu antaŭenpuŝas la pelitan objekton. Ĉiu unuopa alo kaŭzas dinamikan levoforton, oblikve direktitan (puŝon).

Helico de aviadilo "Corsair"

Tiuj efikoj movas la veturilojn, ĉefe ŝipojn, aerkusenajn boatojn, helican marĉoboaton, motorajn aviadilojn kaj helikopterojn, produkatnte aerfluegon per helicoventoliloj. La helico signifas en malvasta senco nur tiun aparaton, kiu transdonas povumon al la ĉirkaŭa medio. La mala proceso, kiam io akceptas povumon el la ĉirkaŭa medio oakzas ekz. ĉe energioprodukto per turbinojventradoj tra generatoro. Tiujn oni nomas kelkfoje repeleroj.

Teorie, la helico rigardeblas kiel rotacianta alo (efika surfaco), kaj la estiĝanta levforto signifas la tirforton (movforton). Ĉar la ĉerande lokataj helicaj partoj moviĝas per la plej granda rapideco, oni povas atingi la plej grandan levforton, se la turniĝo malpliiĝas proksimiĝante al la rando (ebeniĝas).

Diversaĵoj

  • ĝustigebla helico: ties aloj estas ĝustigeblaj al dezirata paŝo en ripozŝtato
  • variigebla helico: ties aloj estas eĉ ĝustigeblaj dum rotacio
  • aliaj: dekstruma, livuma helico; puŝa helico (produktanta kunpremon en sia ŝafto); tira helico (produktanta streĉon en sia ŝafto);

vidu: kavitacio (estiĝo de danĝeraj aerveziketoj),

Vidu ankaŭ

greke Padelo greke Kavitacio (estiĝo de danĝeraj aerveziketoj)