Heliotropo (ilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heliotropo de Gauss (ĉirkaŭ 1822).

La heliotropo estas ilo kiu uzas spegulon por reflekti la sunlumon je grandaj distancoj por marki la poziciojn de partoprenantoj en termezurado. La heliotropo estis inventita en 1821 de la germana matematikisto Carl Friedrich Gauss.[1][2] La vorto "heliotropo" estas derivita el la greka: helios (greke Ἥλιος), signife "suno", kaj tropos (greke τρόπος), signife "turno". Estas taŭga nomo por ilo kiu povas esti uzata por "turnigi" venantan sunlumon (pere de reflekto).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1822) “The Heliotrope, a New Instrument”, The Gentleman's Magazine 92, Part 2, p. 358. 
  2. Dunnington, G. Waldo. (1955) Carl Friedrich Gauss: Titan of Science. Nov-Jorko: Exposition Press, p. 122–127, 119, 221. ISBN 0-88385-547-X.