Heliografo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Signaltranssendo per heliografo, 1910

Heliografo estas komunikilo baze de spegulo por reflekti sunradiojn al fora observanto. Kiam oni movas la spegulon, la fora observanto vidas ekbrilojn, kiujn oni povas utiligi por transsendi antaŭdifinitajn kodojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ksenofono unua menciis en sia verko Hellenika la uzon de heliografo en 405 a.K.. La grekoj uzante poluritajn ŝildojn, avertis tiel soldatojn dum batalo.

La malŝatata romia imperiestro Tiberio uzis heliografon por komandi la romian imperion de sia vilao sur la insulo Capri. Ĉiutage li sendis ordonojn al la 8 kilometrojn fora kontinento.

En 1810 Carl Friedrich Gauss kreis la unuan heliografon taŭga al mezurcela transsendo de signaloj trans grandaj distancoj.

La franca, brita kaj usona armeoj uzis la heliografan principon kiel kampara telegrafo por transsendi informojn per morsa kodo. Ankaŭ germanaj trupoj uzis heliografojn en Namibio.

Heliografoj estis longe norma ekipaĵo de militistoj en Aŭstralio kaj Britujo ĝis la jaro 1960, ĉar oni konsideris ilin relative sekuraj kontraŭ malamika subaŭskultado.

Laste heliografoj estis uzitaj en 1980 de afganoj dum la soveta invado en Afganujo. Ili ofte estas ankoraŭ nuntempe en supervivadon celantaj ekipaĵoj por realigi minimuman signaltranssendon kaze de problemego, ekz. por averti serĉaviadilojn per ekbriloj. La aĵo estas kutime simpla kaj konsistas nur el ebena briligita metalplato, ofte kun centra truo por ebligi celtrafon (signalspegulo).


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]