Henriko de Burgonjo, Grafo de Portukalio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Henriko de Burgonjo
(1066-1112)
Grafo de Portukalio[1]
Grafo de Portukalio[1]
Naskiĝis 1066
en Dijon, Flago de Francio
Mortis 24-a de Aprilo 1112[2]
en Astorga, Nekonata flago
Profesio Grafo de Portukalio, kromnomita La Bonulo.
v  d  r
Information icon.svg
Standardo de D. Henriko, kiu pli malfrue fariĝis la unua flago de la Regno de Portugalio

Henriko de Burgonjo (1066-1112) (* Dijon, Francio, c1066Astorga, Galegio, 24-a de Aprilo 1112), estis grafo de Portukalio[1] ekde 1093 ĝis sia morto. En Portugalio li estas konata ĝenerale kiel Grafo Dom Henrique.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li apartenis al la dukara familio de Burgonjo, kaj estis filo de Henriko[3], infanto de la graflando de Burgonjo kaj heredinto de la duko Roberto la 1-a[4] kune kun Beatrica aŭ Sibila de Barcelono[5], kaj frato de la dukoj Odo[6] kaj Ugo la 1-a[7].

Ĉar li estis la plej juna filo, Dom Henriko havis malmultegajn eblojn atingi fortunon kaj titolojn pere de heredo, kaj tial li aliĝis al la Rekonkero de la Iberia duoninsulo. Li helpis la reĝon Alfonso la 6-a de Leono kaj Kastilio konkeri la regnon de Galegio, ricevinte kiel rekompenco pro siaj servoj la promeson de edziĝo kun la nelegitima filino de la monarko, Tereza de Leono[8] (1080-1130).

En 1086, tiam kiam la novaĵoj pri la milito kontraŭ la muzulmanoj kunvokis por aliĝi sub la standardoj de Alfonso la 6-a reĝo de Leono kaj Kastilio, la transpirineajn princojn, la princo Henriko venis Hispanion kune kun sia kuzo Rajmondo de Burgonjo (1080-1107), filo de la grafo Vilhelmo de Burgonjo[9], frato de sia patrino. La du princoj konkeris grandan reputacion dank'al la venkoj en la militoj kiuj ili partoprenadis, kaj kiel premio pro la servoj kiujn ili havigis al li, Alfonso la 6-a edzinigis sian filinon Uĥaka kun Rajmondo, kaj Terezan aŭ Tareĵan[8], la bastarda filino, kun Dom Henriko. Em 1093, Alfonso la 6-a trapasis la riveron Mondego, prenis Santarém-on, Lisbonon kaj Sintra-on, despli pliampleksante la kristanan regon ĝis la rivero Teĵo. Ĉar la okcidento de la hispana duoninsulo estis kreinta tre vasta teritorio tiel ke ne estis eble al ties estroj rememori kaj pensi pri sendependiĝo, li decidis delegi povojn al konfidema homo por prizorgi tiujn regionojn. Do li elektis Rajmondon kiel suverenon de Galegio, kaj al Henriko li nomumis kiel guberniestro de la graflando de Portukalio, sub la suzereneco de Rajmondo. Do la regiono inter Minho kaj Teĵo ampleksis tri teritoriojn: la graflando de Portukalio, kiu etendiĝis de Minho ĝis Doŭro; tiu de Koimbro, el Doŭro ĝis Mondego; kaj denove tiu regiono konkerita de la saracenoj, el Mondego ĝis Teĵo, kiu Alfonso la 6-a estigis guberniestron Soejro Mendes, kaj situis la sidejon de la registaro en Santarém. Ĉi-teritorio estis reprenita de la maŭroj en 1095, kaj ŝajnas al ni ke ĉi-tiu incidento kontribuis por ke Alfonso la 6-a liberigu la grafon Henriko de Burgonjo de la suzereneco rilate sian kuzon Rajmondo, ĉar en 1097, li jam sendepende regis sian graflandon, kaj en 1101 li troviĝis en la kortego de la reĝo de Leono kaj Kastilio[10].

Henriko starigis sian vivon en Guimarães, kaj venkis multenombrajn batalojn kontraŭ la Maŭroj, kvankam li estis venkobatita en Malagón, sude de Toledo, en la 16-a de Septembro 1100.

Henriko mortis en la civila Batalo de Astorga en la 24-a de Aprilo 1112, kaj estis sepultita en la Katedralo de Braga. Li havis plurajn gefilojn kun Tereza[8], sed nur la pli juna supervivis la infanecon: Dom Alfonso Henriques, kiu sukcedis sian patron kaj fariĝis la dua grafo de Portukalion en 1112.

Tamen, la juna Dom Alfonso Henriques intencis fariĝi pli ol grafo; en 1128 ribelis sin kontraŭ sia patrino, kiu deziris tenadi sin en la regado de la graflando. Tiamaniere ke, en 1139, Alfonso deklaris sin sendependa de Leono kaj proklamis sin la unua reĝo de Portugalio, ricevinte la oficialan agnoskon de Leono kaj Kastilio en 1143, kaj tiun de la papeco en 1179.

Idaro[redakti | redakti fonton]

El lia edziĝo kun Tereza de Leono[8], naskiĝis:

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Portucale aŭ Portucalia (esperante: Portukalio) estas nomo laŭ kiu estas konata unu el la ŝvabaj regnoj en la okcidenta zono de la Iberia duoninsulo.
  2. Medievel Lands. Foundation for Medieval Genealogy.
  3. Henriko, Duko de Burgonjo (1035-1074), estis infanto de Portugalio kaj avo de Alfonso Henriques, la unua reĝo de Portugalio.
  4. Roberto la 1-a (Burgonjo) (1011-1076) (* 1011 † Fleury-sur-Ouche, en la 21-a de Marto 1076), kromnomita la Maljuna, estis Duko de Burgonjo inter 1032 ĝis sia morto, kaj la unua duko de la dinastio de la Kapetoj, kiu estis regota la graflandon ĝis la dekkvara jarcento.
  5. Sibila de Barcelono aŭ Beatrica de Barcelono (1035-1074), estis devenintino de la Regno de Leono kaj edzino de Henriko (1035-1074), grafo de Burgonjo, kaj avo de la unua reĝo de Portugalio.
  6. Odo la 1-a (Burgonjo) (1058-1103) (* 1058Tarso, en la 23-a de Marto 1103), estis duko de Burgonjo inter 1079 kaj 1103. Li estis la dua filo de Henriko de Burgonjo, nepo de Roberto la 1-a (1011-1076), kaj frato de Henriko de Burgonjo, Grafo de Portukalio. Li havigis al si la graflandon post la abdiko de sia frato pli maljuna, Hugo la 1-a (1057-1093), kiu retiriĝis en benediktinan monaĥejon.
  7. Ugo la 1-a, Duko de Burgonjo (1057-1093) (* 1057 † Cluny, en la 29-a de Aŭgusto 1093), estis duko de Burgonjo inter 1076 ĝis sia abdiko en 1079.
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 Tereza de Leono (1080-1130) (* 1080 † Póvoa do Lanhoso aŭ Monaĥejo de Montederramo, en la 11-a de Novembro 1130), Grafino de Portugalio, pli konata kiel Tarasia aŭ Tareja de Portukalio aŭ simple Dona Tereza.
  9. Vilhelmo la 1-a (Burgonjo) (1020-1087), kromnomita la Granda aŭ la Neprudenta aŭ la Malmolkapulo, estis grafo de Burgonjo elde 1057 ĝis sia morto. Lia idaro estis unu el la plej konataj en la tiama Eŭropo kaj li eĉ havis filon kiu fariĝis papo: Guido de Vieno, kiu prenis la nomon Kalisto la 2-a (1060-1124).
  10. Dicionário Histórico de Portugal