Heraklo de Matura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heraklo de Matura
Matura statuo pri Heraklo sofokanta la Nemean leonon.
Matura statuo pri Heraklo sofokanta la Nemean leonon.
Matura statuo pri Heraklo sofokanta la Nemean leonon.
statuo [+]

Lando Barato

Alteco74 cm m

Materialoruĝa grejso

Dato2-a jarcento NE

Publikoalirebla por la publiko

Devena lokoMatura, Utar-Pradeŝo, Barato
Nuna lokoBarata Muzeo, Kalkato, Barato


vdr

La Heraklo de Matura estas fama statuo eltrovita en la urbo Matura, en Barato, kiu eble portretas la grekan heroon Heraklon batalanta kontraŭ la Nemea leono.

Historio[redakti | redakti fonton]

La statuon malkovris je la fino de la 19-a jarcento Alexander Cunningham, en Matura. Ĝi prezentas senvisaĝan viron sufokanta leonon. Oni interpretis ĝin kiel skulptaĵo kreita de fremda artisto kiu montras Heraklon sufokanta la Nemean leonon.[1] Tamen, la viro surportas la haŭton de leono, kun la kruroj de la besto ligitaj ĉirkaŭ la kolo. Do la historiistoj opinias, ke la fremda artisto malhavis plenan konon pri la greka mitologio, ĉar la heroo jam posedas la haŭton de la leono kontraŭ kiu li batalas.[2][3]

La batalanta viro estas ĝenerale konsiderita kiel la greka heroo Heraklo, kvankam kelkaj aŭtoroj sugestis, ke tiu povus esti portreto de Kriŝno, skulptita fare de iu barata skulptisto, kun influoj el la okcidenta arto.[4] La skulptaĵo povus ankaŭ rilati al la sekto de Vasudevo, kies historio havas similaĵojn kun la legendo de Heraklo.[2]

La statuo troviĝas nun en la kolekto de la Barata Muzeo en Kalkato.

Graveco[redakti | redakti fonton]

La statuo similas al statuoj de la Licea Apolono.[2] Je la tempo de ties eltrovo, Cunningham skribis, ke la statuo devis esti pri Heraklo kaj la Nemea leono, kaj ke tre verŝajne ĝi estis skulptita de iu fremda artisto por esti uzata fare de kelkaj grekaj loĝantoj de Matura:

Citaĵo
 Ĉar tiu grupo ne povas esti farita por la uzo de hinduoj, bramanoj aŭ budhanoj, mi konkludas ke ĝi devis esti kreita fare de eksterlandaj artistoj por la grekaj loĝantoj de Mathurā.[5] 
— Alexander Cunningham

Ĝi estas ĝenerale taksata kiel ekzemplo de influo de la greka arto sur la antikva barata arto.[6][7][8] Laŭ James Harle, estas «ne Gandara skulptaĵo kies fonto povas esti tiel rekte spurita» al Grekio kiel la Matura Heraklo.[9]

Bildoj de Heraklo en Barato[redakti | redakti fonton]

Aliaj artefaktoj pri Heraklo en Barato

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 'Report of a tour in the Central Provinces and Lower Gangetic Doab in 1881–82' (A.S.I. vol. 17, Kolkato, 1884), p.109-110
  2. 2,0 2,1 2,2 The Dynastic Arts of the Kushans de John M. Rosenfield p.9
  3. History of Early Stone Sculpture at Mathura: Ca. 150 BCE - 100 CE, de Sonya Rhie Quintanilla p.158
  4. Aspects of Indian Art, de Pratapaditya Pal p.7
  5. 'Report of a tour in the Central Provinces and Lower Gangetic Doab in 1881–82' (A.S.I. vol. 17, Kolkato, 1884), p.109-110
  6. Aspects of Indian Art, de J.E. Van Lohuizen-De Leuve, eldonita fare de Pratapaditya Pal
  7. Hellenism in Ancient India de Gauranga Nath Banerjee p.90
  8. Art of India de Vincent Arthur Smith p.98
  9. The Art and Architecture of the Indian Subcontinent, James C. Harle, Yale University Press, 1994 p.67

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]