Herman Daly

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Herman Daly
Persona informo
Naskiĝo 21-an de julio 1938 (1938-07-21)
en Houston
Morto 28-an de oktobro 2022 (2022-10-28) (84-jaraĝa)
en Richmond
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato RiceUniversitato Vanderbilt
Okupo
Okupo ekonomikisto
vdr

Herman Daly - naskiĝis la 21-an de julio 1938 en Houston, Teksaso, mortis la 28-an de oktobro 2022 - estis usona ekologiisto, ekonomiisto kaj profesoro ĉe la Lernejo de Publika Politiko de la Universitato de Marilando en College Park, Usono, plej konata pro lia tempo kiel altranga ekonomiisto ĉe la Monda Banko de 1988 ĝis 1994. En 1996 al li estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“. La premia komisiono pri li elstarigis lian "difinadon de pado de ekologia ekonomiko kiu integras la esencajn elementojn de etiko, vivokvalito, medio kaj komunumo".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]