Hidrokarbonido

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hidrokarbonoj estas kombinaĵoj el hidrogeno kaj karbono. Ilia suma formulo estas CmHn.

Ĉar hidrogenaj atomoj posedas nur unu valenton, ĉiam devas esti n ≤ 4m. Tiu malegalaĵo estas egalaĵo nur por metano (CH4); en ĉiuj aliaj hidrokarbonoj ĉiu karbonatomo devas ligiĝi al almenaŭ unu alia karbonatomo, kaj povas esti nur du karbonatomoj kun malpli ol du ligoj; do n ≤ 2m + 2.

Oni distingas inter

  • saturitaj kaj nesaturitaj kaj inter
  • ĉenaj kaj ciklaj hidrokarbonoj.

Alkanoj estas saturitaj hidrokarbonoj, tio signifas, ke ĉiuj ligoj inter karbonaj atomoj estas unuoblaj. Hidrokarbonoj kun duobla ligo nomiĝas alkenoj. Hidrokarbonoj kun triobla ligo nomiĝas alkinoj. Kompleksaj hidrokarbonoj povas havi plurajn malsimplajn ligojn, kio komplikas ilian enklasigon.

Tergaso kaj petrolo (nafto) konsistas plejparte el hidrokarbonoj.




Eksteraj ligiloj

greke http://www.gasresources.net/DisposalBioClaims.htm greke http://www.gasresources.net/Introduction.htm greke http://www.aapg.org/explorer/2002/11nov/abiogenic.cfm greke http://nojasne.pl/sciaga_wypracowanie/529_Weglowodorywprzyrodziewegielir.html