Hieronymus von Bayer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hieronymus von Bayer
Persona informo
Naskiĝo 21-an de septembro 1792 (1792-09-21)
en Rauris
Morto 13-an de junio 1876 (1876-06-13) (83-jaraĝa)
en Munkeno
Okupo
Okupo juristo • universitata instruisto • politikisto
vdr
Hieronymus von Bayer, litografio de Franz Hanfstaengl

Hieronymus Johann Paul BAYER, ekde 1824 per nobeliĝo von Bayer, (naskiĝinta la 21-an de septembro 1792 en Rauris[1]; mortinta la 13-an de junio 1876 en Munkeno) estis germana juristo kaj profesoro universitata en Landshut kaj Munkeno.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de salcburgia juĝisto li frekventis la lernejon de la benediktanoj de Salcburgo. Ekde 1810 li studis filozofion kaj jursciencojn ĉe la Universitato de Landshut kie li doktoriĝis pri filozofio en la 1812-a jaro. Sekve li tamen decidis pluan okupiĝon pri juristaĵoj kaj faris staĝon de du jaroj ĉe la landa juĝejo de Landshut. En septembro 1815 li doktoriĝis ankaŭ pri jursciencoj.

Post praktikado en advokata buroo munkena li ricevis en 1817, danke al la perado de Nikolaus Thaddäus von Gönner, ŝtatan stipendion kaj povis pliprofundigi siajn konojn i.a. ĉe Anton Bauer ĉe la Universitato de Göttingen. En oktobro 1818 li iĝis privata docento en la altlernejo landshut-a kaj jam en aprilo eksterorda profesoro. Tiam fariĝis ankaŭ ties akcepto ene de la verdiktantaro. En februaro 1822 Bayer estis nomumita orda profesoro pri civila juro. Post aliloko de la universitato Munkenon en 1826 li kvin fojojn plenumis tie la oficon de rektoreco (1831/32, 1836/37, 1849/50, 1850/51, 1851/52).[2] Ekde 1839 li estis porparolanto de la Universitato de Munkeno en la dua parlamenta ĉambro en Munekno. Prelegojn li faris ankoraŭ ĝis 1867. Li mortis kvin jaroj post la forpaso de sia edzino Franziska Eisenrieth.[3]

Graveco[redakti | redakti fonton]

Ĉefverko lia estas la en 1828 presitaj prelegoj Vorträge über den gemeinen ordentlichen Civilprozeß. En ĝi prezentiĝas la terminoj, la amplekso kaj la fontoj de civiljura procesaro kun ĉiuj detaloj kaj praktikaj gvidiloj. Jam en 1869 la libro ĝuis sian dekan eldonon. La fokuso de Bayer estis tamen ne skriba sed rekte docentada. Pli ol duonan jarcenton li mem trejnis efikege estontajn juristojn.

Koncerne la parlamentan deĵoron li respondecis i.a. en 1840 pri la kopirajto-raporto Bericht über den Gesetzentwurf zum Schutz des Eigentums an Werken der Litteratur und Kunst. en 1842 li nomumiĝis vicestro de la landa ĉambro. En februaro 1843 li klopodis tie la kreon de propra kaj ĝenerala civilproces-verkaro por Bavarujo. Ĉi-rilaton li estis vokita en 1844 en komisionon civiljur-modernigan (Kommission zur Vorlegung einer allgemeinen Zivilgesetzgebung). En 1853 oni nomumiis ĝin regna konsilisto, do dumviva membro de la unua ĉambro de la parlamento.

Lia tombo troviĝas sur la Malnova suda tombejo de Munkeno (kampo 38, vico 3, loko 34).[4]

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 1832: nomumiĝo Hofrat
  • 1842: kavaliro de Verdienstorden der Bayerischen Krone kaj nobeliĝo
  • 1843: orda membro de Königlich-bayerische Akademie der Wissenschaften
  • kavaliro de Verdienstorden vom hl. Michael[5]
  • 1851: nomumiĝo Geheimrat
  • 1853: nomumiĝo Reichsrat der bayerischen Krone[6]
  • 1856: komandoro de Orden des heiligen Gregor des Großen[7]
  • 1859: komandoro de Verdienstorden vom hl. Michael[8]
  • 1861: Bayerischer Maximiliansorden für Wissenschaft und Kunst kaj kongregaciano[9]
  • 1865: granda komandoro de Verdienstorden der Bayerischen Krone
  • 1869: honorkruco de Ludwigs-Orden

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Informoj pri Hieronymus von Bayer en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
  • Über die Änderung des Klaglibells: ein zivilistischer Versuch, Krüll, Landshut 1819
  • Vorträge über den deutschen gemeinen ordentlichen Civilproceß: zunächst für seine Zuhörer herausgegeben, deka eldono, Cotta, München 1869
  • Theorie der summarischen Processe nach den Grundsätzen des gemeinen deutschen Rechts, mit Ausschluß des Concursprocesses, sepa eldono, München 1859
  • Theorie des Concurs-Processes nach gemeinem Rechte, kvara eldono, Cotta, München 1868

Referencoj[redakti | redakti fonton]