Hispana trumpeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hispana barokorgeno (San Andrés, Valladolid, 1784) kun horizontalaj lamenfajfiloj
Hispana trumpeto en moderna orgeno

La hispana trumpeto estas orgenregistro, kiu estas horizontale aranĝita en la orgenfasado.

En tradiciaj hispanaj orgenoj, je kiuj la manualoj estas dividitaj inter c¹ kaj c diesa¹, oni trovas en plene elkonstruita „trompetería“ (trumpetaro; aŭ „lengüetería“ lamenfajfilaro) en la basduono (B) horizontaltrumpetoj je 8′, 4′ kaj 2′ kaj en la diskantoduono (D) horizontaltrompetojn je 16′, 8′ kaj 4′. La karakteriza sono de ĉi tiuj lamenfajfiloj, kiuj preskaŭ ĉiam havas surbatajn lamenojn, ekestas pro tio ke la sonondoj el ĉi tiuj fajfiloj preskaŭ senbare (de aliaj fajfiloj aŭ orgenkestoj) povas disvastiĝi en la spacon.

Kutimaj nomoj estas:

  • Trompeta de batalla (8′ B/D)
  • Trompeta de campaña (8′ B/D)
  • Bajoncillo (4′ B)
  • Clarín claro (8′ D)
  • Clarín de batalla (8′ D)
  • Clarín de campaña (8′ D)
  • Clarín en quincena (2′ B)
  • Trompeta magna (16′ D)
  • Trompeta imperial (32′ D aŭ 16′ D)
  • Trompeta quinta (5 1/3′ D, B/D aŭ sen divido, maloftas)
  • Chamade (16′, 8′ aŭ 4′ kun aŭ sen divido)
  • Trompette en chamade (16′, 8′ aŭ 4′, kun aŭ sen divido)
  • Spanische Trompete (16′, 8′ aŭ 4′, kun aŭ sen divido)
  • Royal Trumpet (16′, 8′ aŭ 4′, kun aŭ sen divido, en modernaj orgenoj ofte kiel altpremoregistro)

Foje ankaŭ ekzistas horizontaltrumpetoj 16′ en la baso kun duona tublongeco (trompeta bastarda). Trompeta magna ankaŭ povus esti ene staranta trumpeto 16′ (D aŭ B/D, tiam B kun duona tublongeco). Trompeta imperial ankaŭ povus esti ene staranta trumpeto 32′ D aŭ 16′ D. Trompeta real preskaŭ ĉiam estas ene staranta trumpeto, normale je 8′, kiu ekzistas en preskaŭ ĉiu orgeno kun horizontalaj lamenvoĉoj.

Al la Trompetería ofte annkaŭ aparenas rigalecaj lamenregistroj Lingualregister (Dulzaina, Orlos, Viejas, Viejos) kun mallongaj konusaj aŭ cilindraj kalikoj en la pozicioj 16′ B/D, 8′ B/D, 4′ B/D (D malofte) kaj 2′ B.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Rudolf Reuter: Orgeln in Spanien. Bärenreiter, Kassel 1986

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]