Registro (orgeno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Registrotiriloj de la Gabler-orgeno de la baziliko s-ta Martino en Weingarten

Registro ĉe orgeno estas vico da fajfiloj, kiu etendiĝas sur la tutan tonamplekson de unu sonkoloro kaj kiu estas en- aŭ forŝaltebla kiel unuo. Ĉe la plej multaj registroj je unu klavo eksonas ekzakte unu fajfilo, ĉe la t.n. miksitaj pluraj. Kutime ĉiu registro estas firme alordigita al unu klavaro.

Registrado kaj registraĵo[redakti | redakti fonton]

Ĉe la plej multaj orgenoj la orgenisto manipulas la registrojn, eltirante registrotirilojn ĉe la ludotablo por la elŝaltado kaj maltirante ilin por la forŝaltado; pro tio ankaŭ la nocioj „tiri“ kaj „maltiri“ por la en- kaj elŝaltado de registroj. Krome ekzistas ankaŭ leviloj horizontale aŭ vertikale forŝovendaj, baskuloj, lamenoj aŭ premklavoj. La registroj estas mastrumataj aŭ mekanike (per registrotiriloj) aŭ pneŭmatike resp. elektre (prembutonoj, baskuloj ktp., foje ankaŭ je tiuj ĉi per tiriloj).

Laŭprincipe ĉiu registro estas unuope tirebla, tamen ne ĉiu registro taŭgas por esti ludata sole (ekz. la alikvotoj). Por krei akcepteblan sonaron, orgenisto devas atenti kelkajn regulojn ĉe la registrado. La sonkoloroj, kiujn enhavas orgeno, ekestas el la kunmetaĵo de registroj. La registroj do formas esencan parton de la dispozicio de la instrumento. Tiun la orgenkonstruisto interakordas kun la komisianto, por adapti la orgenon al la uzado kaj akustiko de la respektiva ejo.

Depende de la karaktero de muzikaĵo, loka akustiko, kunteksto de la respektiva aranĝo, aŭskultantoj kaj eblecoj de la instrumento la orgenisto decidas la registraĵon. La orgenisto registras la orgenon aŭ mem aŭ, precipe je pecoj, kiuj postulas oftajn registroŝanĝojn, lasas sin subteni de „registranto“. Tiu ĉi je antaŭvidataj momentoj tiras aŭ maltiras la registrojn. Je modernaj orgenoj oni povas antaŭkonservi sennombrajn kombinaĵojn. Per ununura premo sur butono (kaj / aŭ pedalo) oni tiam povas transŝalti inter la diversaj registraĵoj.

Aldone al la veraj registroj ekzistas t.n. kromregistroj, kiuj ja estas enŝaltitaj per registrotiriloj, sed ne havas propran fajfilvicon.

Registrotipoj[redakti | redakti fonton]

Distingiĝo laŭ tonalto[redakti | redakti fonton]

La registroj povas havi diferencajn tonaltojn, je kio la tonalto estas indikata per la t.n. futotona nombro: Tiel oni nomas registron en normalpozicio kiel 8′-registro, ĉar la plej malalta fajfilo (granda C) de malferma labioregistro longas 8 futojn (1 futo = ĉ. 32 cm).

Interligo inter futonombro, oktavpozicio kaj grandeco de malferma labiofajfilo (1′ = 1 futo = ca. 32 cm)
supratona sintezo de orgeno: ludataj tonoj (supre), eksonantaj tonoj (malsupre)
64′ tri oktavojn pli alta ol notita. Ekstreme malofta, ĉar la plej malalta oktavo situas en la malsuprasona sfero, tiel ke oni ne plu aŭdas ĝin, kvankam oni sentas ĝi kiel vibrado.
32′ du oktavojn pli malalta ol notite (atingas kun ĉ. 16 Hz la plej malsupran aŭdlimon)
16′ eine oktavojn pli malalta ol notite
8′ normala tonalto kiel notite (egalpozicio)
4′ unu oktavon pli alta
22/3 oktavon kaj perfektan kvinton pli alta
2′ du oktavojn pli alta
13/5 du oktavojn kaj grandan tercion pli alta
11/3 du oktavojn kaj perfektan kvinton pli alta
11/7 du oktavojn kaj malgrandan septimon pli alta
1′ tri oktavojn pli alta
8/9 du oktavojn kaj grandan nonon resp. tri oktavojn kaj grandan sekundon pli alta
4/5 tri oktavojn kaj grandan tercion pli alta
8/11 du oktavojn kaj perfektan undecimon resp. tri oktavojn kaj perfektan kvarton pli alta
2/3 tri oktavojn kaj perfektan kvinton pli alta (atingas kun ĉ. 16 kHz die la supran aŭdlimon)

Laŭ sia futotona pozicio la registroj estas subdivideblaj en

  • bazregistroj (64′, 32′, 16′, 8′, 4′, ktp.) kaj
  • alikvotregistroj (la aliaj supratonoj; tiuj estas precipe kvintoj kaj tercioj). Alikvotregistroj ankaŭ estas konstruitaj pri pli malaltaj bazregistroj (64′, 32′, 16′).

La diversaj tonpozicioj bildigas la supratonaron. Per kombinado de bazregistro (kutime 8′-pozicio) kun unu aŭ pluraj supratonaj registroj aŭ alikvotoj (ekz. 22/3′ aŭ 13/5′) oni plifortigas konkretajn supratonojn de la bazregistro aŭ aldonas kromajn supratonojn. Tiel la orgeno prezentas ion tian kiel adician sonsintezon.

Por bildigi la harmoniajn proporciojn oni prezentas la futpozicion ankaŭ kiel aŭtenta frakcio, ekz. do 8/3′ anstataŭ 22/3′. Tiu ĉi frakcio signifas la 3-an supratonon baziĝantan sur 8-futa bazregistro.

Nomoj de la tonalto[redakti | redakti fonton]

Dum kiam en modernaj orgenoj la ekzakta futmezuro venkis, paralele ekzistas aliaj tonaltonomoj. Precipe la nomado per romiaj nombroj ofte kaŭzas konfuziĝon, ĉar tiuj ĉi nombroj indikas en Italio la tonalton, en aliaj landoj tamen la ĥornombron (la nombro de fajfiloj por unu tono) de miksitaj voĉoj. Sur la ibera duoninsulo pli kutimas la palmo (hispane: spano, mallonge: p) ol la futo. Transkalkulo: 13p = 8′.

futmezuro (ekzakta) futmezuro (malnova) Italio Hispanio
32′ 32′ 32′, subcontra de 52
16′ 16′ 16′, contra de 26
8′ 8′ (plejofte nur registronomo) de 13
51/3 6′ V, quinta (malofta) Docena de 26, 12na de 26
4′ 4′ VIII, octava octava, 8na, de 7, de 7½
31/5 31/2 X (nekutima) Diez y setena de 26, 17na de 26
22/3 3′, 21/2 XII Docena, 12na
2′ 2′ XV Quincena, 15na
13/5 Tertia aus 2 XVII (malofta) Diez y setena, 17na
11/3 11/2 XIX, XVIIII Diez y novena, Decinovena, 19na
1′ 1′ XXII Veint y dosena, 22na
2/3 1/2 XXVI Veint y sexta, 26na
1/2 1/2 XXIX, XXVIIII Veint y novena, 29na


La futpozicioj 11/7′, 8/9′ kaj pli altaj alikvotoj same kiel alikvotoj pri 64′ kaj 32′ kutime estas indikataj per ekzakta futmezuro. Por la maloftega 64′ ne ekzistas unuecaj indikoj, kvankam ankaŭ tiuj ĉi registroj fakte ĉiam havas aldonan signon 64′. La indiko per orda numeralo markas la klavon, kiu je tirita bazregistro, do se ne alimaniere indikita 8′, sonigas la saman tono kiel la laŭe nomata registro sur la klavo C. Estas indikata la distanco de la plentonoklavoj ekde la klavo C, je kio la nombrado komencas sur la klavo C per I. Tiu ĉi sistemo kun plenskribitaj ordaj numeraloj estas disvastigita krom en hispanlingvaj landoj ankaŭ en portugallingvaj, itallingvaj kaj anglolingvaj landoj. La sistemo estas nur uzebla por la oktavoj, la kvintoj (trionfuto), la tercio (kvinonfuto) kaj la nono (naŭonfuto), ĉar por la septimo (seponfuto) kaj pli altaj alikvotoj ol la nono la distanco al la klavo C finiĝas sur duontonoklavo. Sed ĉar iom pli malnovaj orgenoj aparte de tio finiĝas je la tercio (kvinonfuto), tio ĉi ne montriĝis probleme. En ampleksaj dokumentadoj pri orgeno la ordaj numeraloj, plejparte skribitaj en barataj cifroj, ankaŭ estas uzataj por la kunmetaĵo de miksitaj voĉoj.

La indikoj 12′ kaj 24′ havas plurajn signifojn:
En Italio 12′ signifas 8′, kiu jam komencas sur la klavo kontra-F, 24′ laŭe 16′. En malnovaj italaj orgenoj la manual- kaj pedalaramplekso etendiĝas foje pli malalten ol ĝis la alikaze kutima C, ekz. ĝis la kontra-F aŭ eĉ ĝis la kontra-C.
En malnovaj orgenoj norde de la Alpoj 12′ signifas 16′, kiu komencas nur ekde la klavo F, 24′ laŭas 32′ ekde klavo F. Manual- kaj pedalaramplekso etendiĝas ĉikaze kutime nur ĝis la klavo C. En malnovaj orgenoj norde de la Alpoj 12′ signifas foje ankaŭ kvinton  102/3′.

Diferencigoj laŭ konstrumaniero[redakti | redakti fonton]

La diversaj orgenregistroj diferas krom laŭ tonalto (futpozicio) ankaŭ per siaj konstrumanieroj kaj je tio per tonekado, supratona parto (sonkoloro) kaj laŭteco. La du ĉefaj grupoj estas:

  • labiofajfiloj (ankaŭ lipfajfiloj): tongenerado same kiel je bekfluto: aerbendo trafas sur la akreĝa supra labio kaj generas tonon.
  • lamenfajfiloj (ankaŭ anĉfajfiloj): tongenerado per oscila metallameno, tonamplifikado kaj -formado per surmetita resonujo.

Krome la fajfilformo influas la sonon: malferma, duonferma aŭ ferma konstrumaniero, la fajfilmezuroj (proporcio inter fajfillongeco kaj -diametro, labiolarĝeco ktp.) kaj la forto de la ventpremo.

Diferencigo laŭ funkcio[redakti | redakti fonton]

La labioregistroj subdividiĝas en:

  • principalĥoro kun registroj el la principalgrupo, kiuj sonas fortaj, malmildaj, klaraj kaj egalaj.
  • larĝmezura ĥoro kun flutregistroj de variaj konstrumanieroj. Tiuj ĉi havas mildan, malhelan, ofte ankaŭ iom mallaŭtan sonon kaj ili estas iom larĝmezuritaj.
  • soloregistroj. Al tiuj apartenas precipe arĉinstrumentaj sonoj de mallarĝe mezuritaj fajfiloj kun subtila ĝis forte glatuma sono, sed ankaŭ preterblovaj flutoj aŭ batotonaj registroj. Tiuj ĉi registroj ne bone miksiĝas kun aliaj registroj.

Tiu ĉi subdivido estas nur unu el multaj eblaj. Ĝi tute ne estas unusenca, ĉar multaj registroj estas plurfunkciaj kaj unuigas partojn de variaj sonkarakteroj. Ekzemple „ferma registro“ povas estis utiligata kaj kiel principal-anstataŭanto kaj ankaŭ kiel flutregistro aŭ „transversfluto“ kiel flutregistro kun solofunkcio.

Je la lamenregistroj la konstruformoj estas tiel multspecaj kaj la sono tiel fleksema, ke oni ordigas ilin prefere laŭ funkcio ol laŭ sonkoloro:

  • Pleno-lamenregistroj, esence konsistantaj el la trumpetgrupo (trumpeto, trombono, klariono ktp.) samkiel kelkaj similaj registroj kiel fagoto, ŝalmo.
  • „lirikaj“ lamenregistroj, kiuj bone taŭgas por la prezentado de solovoĉo, ekzemple musette, klarneto, homvoĉo kaj la rigalregistroj.

Ankaŭ je tiuj la subdivido ne estas unusenca.

Ripetado[redakti | redakti fonton]

Ripetaj registroj derompiĝas pro instrumentkonstruaj (fajfiloj estus tro malgrandaj por prilaborado) kaj sonaj kialoj (atingado de la aŭdlimo) je certa tonalto kaj reekas denove kun pli malalte situanta tono. Se en plurvoĉaj registroj la voĉoj saltas en la pli malaltan oktavon, oni diras oktavripetado, se ŝanĝas kvinto- kaj oktavoĥoroj, oni nomas tion kvartkvinta ripetado aŭ ankaŭ milda ripetado. La nombro de ripetadoj dependas de la ampleksoj de la ĥoroj kaj de la dezirata sonefiko de la tutoregistro. Speciala arto de la orgenkonstruo estas, aranĝi la eksonadon de la pli malaltaj ĥoroj nerimarkeble. Je sonkronoj ofte ekas pli malalte poziciita ĥoro, sen ke la plej alta ĥoro rompiĝas. Tiam la ĥornombro kreskas supren laŭlonge de la klavaro. Tion oni markas ekz. kiel miksturo 11/3′ 4–6-obla . Ekde la 20-a jarcento oni ankaŭ konstruas ripetajn larĝĥorajn alikvotojn.

La oktavripetado troviĝas foje ĉe unuopaj voĉoj (11/3′ kaj pli alte), se tiuj en la plej alta pozicio transpasus fiksitan tonlimon. Tiu ĉi konstrumaniero estas tipa por italaj barokorgenoj, en kiuj la altaj alikvotvicoj ripetas, se ili atingas c5 bzw. 1/8′-longecon. La cimbalo 1-obla tamen kutime estas realigata en kvart-kvinta ripetado.

Kaj unuopaj kaj ankaŭ miksitaj voĉoj foje komencas en la plej malalta pozicio (plej malalta kvarto, kvinto aŭ oktavo) oktavon pli altan kaj nur tiam saltas en sian veran futpozicion. Tiun ĉi specon de oktavripetado oni ankaŭ nomas reduktado, kaj ili troviĝas relative ofte je la seskvialtero.

Miksitaj voĉoj[redakti | redakti fonton]

Sonkronoj[redakti | redakti fonton]

Sonkronojmiksturoj plejofte enhavas nur oktavajn kaj kvintajn ĥorojn, sed foje ankaŭ terciojn. Depende de tio, ĉu ili havas ankaŭ terciojn, oni nomas ilin:

  • „arĝentkolora“ sono: sonkronoj enhavas nur oktavojn kaj kvintojn.
  • „orkolora“ sono: sonkronoj enhavas krom oktavoj kaj kvintoj ankaŭ tercion.

Ĉilastajn oni ankaŭ nomas terciomiksturoterciocimbalo. En modernaj orgenoj ankaŭ troviĝas sonkronoj krome enhavantaj septimĥoron (tercia-septima cimbalo).

Plimultaj el la sonkronoj estas ripetaj voĉoj. Al la sonkronoj apartenas la registroj miksturo, Scharff, cimbalo kaj Hintersatz. Sonkronoj en la pedalaro kutime ne ripetas.

La nombro de ĥoroj varias. Je multĥoraj miksturoj ĥoroj ofte ankaŭ estas duobligitaj, do ekzistas du ĥoroj en sama pozicio. Tri- aŭ eĉ kvarfoje okupitaj ĥoroj tamen nur ekzistas en grandegaj orgenoj. En hispanaj orgenoj tamen tiaj miksturoj (hisp.: „lleno“) ofte troveblas. Malgrandaj orgenoj aŭ tiuj, por kiuj oni pro sonaj kialo celis nur unu fajfilon pro tono, plejofte havas nur inter tri kaj ses ĥoroj en la miksturo, al kiuj tamen en pli altaj pozicioj aliĝas unu ĝis du pluaj ĥoroj.

La registroj scharff kaj cimbalo laŭprincipe estas simile strukturitaj, sed nur el pli alte poziciitaj ĥoroj. Ilaj sono do estas pli akra kaj hela, la nombro de ĥoroj tamen plejofte pli malalta. Dum la romantiko oni foje ankaŭ nomis tercihavajn sonkronojn „scharf“ (akra). La scharff enhavas plejparte tri ĝis kvar ĥorojn, la cimbalo unu ĝis tri ĥorojn, la terciocimbalo kutime tri ĥorojn (tercio, kvinto kaj oktavo).

La hintersatz estas neripeta miksturo, enhavanta nur kvintajn kaj oktavajn ĥorojn kaj estantaj nur en la pedalaro. La nomo devenas de la same neripeta malantaŭaĵo de la blokpozitivo, kiu staris malantaŭ la fasado.

Registro ege karakteriza por la kresko de la ĥornombro estas la progresivharmoniko aŭ mallonge progresio, kiu ne ripetas kaj nepre povas esti 1–8oble okupita. Pro la forta emfazo de la diskantpozicio ĝi precipe taŭgas por specialaj sonefektoj kaj ankaŭ por emfazi melodion en la supra voĉo.

Krom la registroj, kiuj ekzistas precize el unu fajfilvico, ankaŭ ekzistas la miksitaj voĉoj, kiuj konsistas el pluraj fajfilĥoroj. Je ili por ĉiu klavo sonas du aŭ tri fajfiloj samtempe. Al la miksitaj registroj apartenas la sonkronoj (ankaŭ nomataj miksturoj) kaj la miksitaj kolorregistroj, kiel ekzemple korneto, seskvialtero kaj rauschpfeife.

La nombro de fajfilvicoj estas indikataj per barataj ciferoj apud la nomo („miksturo 5–6-obla“ aŭ „scharff 3-obla“), ofte ankaŭ per romiaj nombroj (ekz. „korneto V“). Malofte indikatas nur la futpozicio de la plej malalta fajfilvico sur la klavo C (ekz. „seskvialtero 22/3′“ aŭ „scharff 1'“). Precipe je modernaj orgenoj ofte indikatas kaj la ĥornombro kaj la futpozicio de la plej malalta fajfilvico sur la klavo C (ekz. „korneto 8′ V“ aŭ „miksturo 11/3′ 5–6-obla“).

Miksitaj kolorregistroj[redakti | redakti fonton]

Korneto[redakti | redakti fonton]

La korneto (france kaj angle: Cornet, hispane: Corneta, nomo por la klariono) estas neripeta, tercihava miksita manualvoĉo. (En la pedalverko ankaŭ la lamenregistro trumpeto 2′ aŭ 1′ nomiĝas korneto).

La korneto ofte nur disponeblas por la diskantregiono de la manualo. Ĝi povas esti mezurita ekde larĝege (Francio) ĝis principalece (Hispanio). En francaj orgenoj ĝi plifortigas la lamenregistrojn en la altaj pozicioj. Alikaze oni utiligas la korneton ankaŭ kiel soloregistro.

La kornetoj de francaj orgenoj havas diversajn nomojn kaj uzocelojn:

  • La Grand Cornet en la ĉefa suborgeno estas pli larĝe mezurita ol la aliaj. Oni konstruas ĝin kutime ekde b c1 (2 oktavojn) kaj ĝi plifortigas la lamenvoĉojn en la Grand Jeux plimalfortiĝantajn en la diskanto. En la pli malalta pozicio ĉi tiu korneto estas iomete pli malforte intonaciata, por ke la transiro estu kontinua.
  • La Cornet en la pozitivo ankaŭ subtenas la lamenvoĉojn kaj kutime estas nur konstruata, se tiuj ekzistas. Ĝi similas al tiu en la ĉefa suborgeno, tamen ĝi estas entute pli mallarĝe mezurita.
  • La Cornet de Récit estas soloregistro aranĝata sur la tria aŭ kvara manualo. Ĝi havas pli grandan amplekson (ekde F aŭ almenaŭ G) kaj estas ĉie fortike intonaciita (do en la baso pli forte ol en la aliaj verkoj).
  • La Cornet d'Écho similas al récit, ĝi staras en la eĥopozitivo aŭ unuope, plejofte en lignokesto, por ke la sono estu dampita.

La supra klasifikado validas nur por grandaj orgenoj. En pli malgrandaj instrumentoj plejofte staras nur cornet 8′ 5obla en la ĉefa suborgeno (nur diskanto). En la dua manualverko kutime ekzistas la ebleco kunmeti kornetmiksaĵo el unuopaj registroj. Tiu ĉi t.n. cornet décomposé konsistas el bourdon 8′, prestant 4′, nasard 22/3′, quarte de nasard (kvarto super la nasard = 2′) kaj tierce (13/5′).

Surbenkigita nomiĝas kornetoj, kiujn oni starigas plialten malantaŭ la fasadon, por ke ili sonu pli rekte. Tiu ĉi konstrumaniero kutimas je francaj orgenoj.

La septimokorneto estas korneto kun aldona septimĥoro 11/7′. Ĝi estas kutime realigata 7-oble kun 8′ + 4′ + 22/3′ + 2′ + 13/5′ + 11/3′ + 11/7′.

La eĥokorneto plejofte estas malmultĥora korneto staranta en kesto kun aŭ sen ŝvelilo. Mankaj ĥoroj je 8′ kaj 4′ tiam ekzistas ankaŭ en la kesto kiel unuopaj registroj. Ĝi estas uzata alterne kun la korneto, por kaŭzi eĥoefikon.

Nasardos estas en hispanaj orgenoj korneteca, ĉiam terciohava registro nur por la basduono de la manualo. Por la diskantduono de la sama manualo pro tio disponeblas ĉiam Corneta.

Corneta de 26 estas en hispanaj orgenoj korneto sur 16′-bazo por la diskantduono de la manualo. Ĝi enhavas almenaŭ ĥorojn je 16′, 8′, 51/3′, 4′ kaj 31/5′, krome eble pli altajn ĥorojn.

Basklariono (ankaŭ basoseskvialtero) estas korneteca pedalregistro.

Seskvialtero[redakti | redakti fonton]

La mezuro de seskvialtero plejofte estas principaleca, pli larĝaj mezuraj tamen ankaŭ ekzistas. Oni konstruas ĝin plejparte kiel seskvialtero 2-obla el kvinto kaj tercio (22/3′ + 13/5′). La seskvialtero ofte ripetiĝas en la granda oktavo je 11/3′ + 4/5′. Precipe en malgrandaj orgenoj la registro ofte nur ekzistas kiel duona registro por la diskantduono de la manualo.

La nomo ne devenas, kiel foje asertatas erare, de la sekstintervalo inter ambaŭ ĥoroj, sed de la latina vorto por „unu kaj duono“ (sesquialter, -altera, -alterum) kaj do komence ĝi signifis nur la kvinton (la kordlongoproporcion 3:2 sur la unukordo) kaj ne la tercion (5:4), kiu nomus seskvikvarto, nomo tamen tute neuzata. Jen tekstas en la muzikteorio de Boethius, ĉefa por la mezepoko, en libro 1, ĉapitro 4:

„Secundum vero inaequalitatis genus est quod appellatur superparticulare, id est cum major numerus minorem numerum habet in se totum, et unam ejus aliquam partem, eamque vel dimidiam, ut tres duorum, et vocatur sesquialtera proportio, vel tertiam, ut quatuor ad tres, et vocatur sesquitertia.“
Traduko: La dua speco de malegaleco estas tiu, kiu estas nomata superparta, t.e., se la pli granda nombro havas en si la pli malgrandan kaj certan parton de ĝi, nome aŭ la duonon, kiel tri duonojn, kaj tiu ĉi proporcio estas nomata seskvialtero, aŭ trionon, kiel kvar trionojn, kaj tiu estas nomata seskvitercio.

La registro kun la sekstoproporcio de siaj ĥoroj do estas pli nova ol sia nomo.

Terciano[redakti | redakti fonton]

La mezuro de terciano plejofte estas principalece, pli larĝaj mezuro tamen ankaŭ ekzistas. La registron oni konstruas kiel terciano 2-obla el tercio kaj supra kvinto (13/5′ + 11/3′). La terciano ofte ripetiĝas en la granda oktavo al 4/5′ + 2/3′. Pli maloftas la konstruformo kun 31/5′ + 22/3′.

Tolosano[redakti | redakti fonton]

La tolosano estas en hispanaj orgenoj registro nur por la diskantduono de la manualo, konstruita duĥora el tercio kaj kvinto. Plejoftas la konstruformo 31/5′ + 22/3′. Pli maloftas la konstruformo kun 51/3′ + 31/5′.

Apartaĵoj[redakti | redakti fonton]

Anticipado[redakti | redakti fonton]

Registroŝablono por anticipado
enŝaltitas nur anticipita vico I
ambaŭ vicoj enŝaltitas

Je anticipado eltiras kroman registron per tio, ke oni aparte ludebligas unuopan fajfilvicon el fakte plurĥora registro. Ekzemple oni povas eltiri el 4-obla miksturo oktavon 2′, el korneto nasat-on 22/3′ kaj el seskvialtero tercion 13/5′. Tion ĉi ebligas je ŝabloningo kromaj truoj en la registroŝablono. Kompare kun la subdivido de ĉiuj miksitaj registroj en apartajn oni ŝparas la spacon por aldonaj ŝablonoj, tamen oni povas uzi nur la anticipatan vicon sole. Fakte tial anticipiloj maloftas.

Dividitaj registroj[redakti | redakti fonton]

La dividita registro estas apartaĵo de iberaj orgenoj (teclado partido, hispane: dividita klavaro, en iberaj barokorgenoj kutime ĉiuj registroj estas dividitaj), sed troviĝas ankaŭ ĉe iom malgrandaj instrumentoj por pligrandigi la soneblecojn. Je tiu temas pri registro, kies supran kaj malsupran duonon de klavaro oni povas separe enŝalti. Normale teknike ebligas tion registroŝablono dividita laŭ la mezo, kies ambaŭ duonoj havas propran registrotirilon. Malofte la ventkestoj estas dividitaj, kaj iliaj apartaj duonaj ricevas venton pervalve.

Jam el la 16-a jarcento devenas la unuaj dokumentoj menciantaj duonigitajn registrojn (Zaragozo 1567). Sed ankaŭ en aliaj landoj jam oni konstruis la orgenojn kun tiuj separoj (ekz. en la Ebert-Orgel de 1561 en Innsbruck). La origina deveno de apartigitaj registroj ŝajnas estis rigalecaj etorgenoj, kies treege limigitaj soneblecoj pligrandiĝis per tia instalaĵoj. Integrante tiujn rigalojn en la grandajn orgenojn, evidente oni ankaŭ transprenis la dividon.

La dispunkto en Iberio situas unuece inter c1 kaj c#1 (tio estis precize la mezo de la tiama klavaro). En aliaj landoj oni konas krom la mezdisigo inter bb kaj b aŭ b kaj c1 ankaŭ separejojn, kiuj plie situas en la malalta parto de la klavaro, ekz. inter f# kaj g (ekz. en suda Germanio, tie ekz. ĉe Holzhey) aŭ e kaj f (Innsbruck – tie estas la limo de la plej malsupra oktavo). La praktika utilo estas, ke oni povas emfazi baso- aŭ diskantvoĉon por aŭ ricevi klare markitan basfundamenton aŭ entute elmeti unu aŭ du voĉojn solistajn sen bezoni por tio pluan klavaron. Tiu konstrutipo tamen ankaŭ plurobligas la soneblecojn je plurmanualaj instrumentoj.

La klara difino de la dispunkto inter c1 kaj c#1 estigis en Hispanio kaj Portugalio apartan muzikan ĝenron, la Tiento de medio registro (tokaton por duonigita registro). Ĉi tie ĉiuj registroj en preskaŭ ĉiuj orgenoj estas dividitaj, kondiĉe ke ne temas pri orgenoj orientitaj je la orgenkonstruo de la resta Eŭropo. Tiuj ĉi precipe estas instrumentoj el la romantika epoko.

Malsimetriaj registroj[redakti | redakti fonton]

Malsimetriaj registroj estas specialaj dividitaj registroj, kiu enhavas en la unu duonon alian futotonan nombron ol en la alia, je kio plejparte la basduono (B) pozicias oktavon pli alta ol la diskantduono (D), do ekz. 4'B/8'D aŭ 8'B/16'D. Precipe en iberaj barokorgenoj troviĝas ofte malsimetriaj registroj.

Duonaj registroj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiuj registroj estas disponeblaj nur por la diskantduono aŭ pli malofte por la basduono de klavaro. Ekzemploj por duonaj registroj, kiuj nur ekzistas en la diskantduono de klavaro, estas korneto, transversa fluto kaj en pli malgrandaj orgenoj ankaŭ seskvialtero. En iberaj barokorgenoj ofte troviĝas duonaj registroj, ne intermikseblaj kum malsimetriaj registroj.

Akustikaj (virtualaj) registroj[redakti | redakti fonton]

Foje oni trafas sur akustikan bason (virtuala baso). Je tio oni utiligas la akstikan fenomenon de la reziduaj tonoj por ŝpari kostojn, spacon kaj pezon por grandegaj fajfiloj.

Akustika 32′-registro kosistas el la du labiofajfilvicoj oktavo 16′ kaj kvinto 102/3′. La perceptebla rezidua tono estas tiu de relative mallaŭta 32′-registro. Sonaj kialoj preferigas por la oktavo malfermajn kaj por la kvinto fermajn labiofajfiojn. La implikita oktavo ĉiam ankaŭ disponeblas kiel unuopa registro. La plejmultaj iam konstruitaj 64′-labioregistroj estas almenaŭ en la plej malalta oktavo akustikaj registroj konsistantaj el oktavo 32′ kaj kvinto 211/3′, kio preteras la problemon devi konstrui fajfilojn sonontajn malsupre de la homa aŭdlimo. Sistemkondiĉite akustika registro ne nepre atingas la sonvolumenon de registro kun propraj fajfiloj en la laŭa futotonpozicio. Akustikaj registroj povas transiri je pli alta pozicio en registrojn kun propra fajfilaro por la laŭa futotonpozicio, kiu pro sonaj kialoj plue kunkondukas la oktavon kaj la kvinton. 64′-registro en la pedalaro do havas jenan strukturon: klavoj C-B: 32′ + 211/3′, ekde klavo c0: 64′ + 32′ + 211/3′. Je tio oni utiligas por la 64′-fajfiloj ekde c0 kutime ekzistantan oktavon 32′ per ekstensado.

64feet 2 3r.png

Transmisio[redakti | redakti fonton]

Transmisio estas la konektado de unuopa registro al alia suborgeno. Fakte ĝi okazas nur ekde manualo al pedalaro, tiel ke certaj unuopaj registroj ankaŭ uzeblas memstare en la pedalaro. Je la ŝablonventkesto transmisio fariĝas per aldonaj tonĉambretoj, kies valvoj estas daŭre konektitaj.

Ekstenso[redakti | redakti fonton]

Per ekstenso oni pligrandigas la tonamplekson de unuopaj registroj por eksonigi ilin ankaŭ en aliaj futpozicioj. Tiu uzo kutimas nur en malaltaj tonpozicioj (pedalaro). En la manualo ekestas la problemo, ke dum plurvoĉa ludado je oktavkunsonaĵoj eksonas malpli fajfiloj ol je aliaj intervalkunsonaĵoj, per kio la tuta sono prezentiĝas magra kaj malegala. Se en orgeno ekzemple ekzistas fermregistro 8′, oni povas realigi fermregistron 16′ per nur dek du kromaj fajfiloj kaj per oktavdislokiga uzado de la jam ekzistaj fajfiloj. Tiu ĉi procedo plej kutimas je realigo de 32′-registro en la pedalaro – tio ne nur ŝparas multegan da spaco kaj pezo, sed ankaŭ kostojn en kvincifera €-kvanto. Ekstenson oni ankaŭ utiligas por oktavkonektiloj, por ke tiu ĉi ankoraŭ efiku en la supra resp. malsupra oktavoj.

Precipe en usonaj orgenegoj ofte troviĝas la ekstenso. Per tio oni ofte eltiras el unu fajfilaro 32′, 16′ kaj 8′. El la sama fajfilvico parte oni eĉ eltiras la kvintojn 211/3′ (kiel unuopaj registroj aŭ kune kun 32′ kiel akustika 64′) kaj 102/3′, kvankam je ĉi tiu ne temas pri ĝustaj kvintoj (frekvencproporcio 3:2 = 1,5:1), sed pri samŝtupe agorditaj kvintoj (frekvencproporcio (\sqrt[12]{2})^7:1 \approx 1,4983:1). La aberacio je −2 Cendoj kompare kun la ĝusta kvinto plejofte ne ĝenas. La kvintekstenso postulas devige la samŝtupan agordon de la orgeno.

Ekstrema ekzemplo por ekstensado estas la ĉiam samŝtupe agordita multspecorgeno, je kiu oni eltiras el malmultaj fajfilvicoj la registrojn per oktavekstensoj, parte ankaŭ per kvintekstensoj kaj malofte eĉ per terciekstensoj. Je terciekstenso ekestas samŝtupe agordita granda tercio (frekvencproporcio (\sqrt[12]{2})^4:1 \approx 1,2599:1), kiu aberacias de la ĝusta tercio (frekvencproporcio 5:4 = 1,25:1) je +14 Cendoj, kiun oni povus percepti kiel ege ĝena.

„Rompitaj“ registroj[redakti | redakti fonton]

„Rompitaj“ estas registroj, kies laŭmezura aŭ laŭspeca strukturo ne kontinuas, antaŭ ĉio pro praktikaj kialoj (spaco- kaj pezoreduktado en malalta pozicio, agord- kaj intonaciebleco en alta pozicio). Ekzemple okazas, ke origine malferma registro en malaltaj pozicioj estas konstruata malferma. Fermajn registrojn (4′, 2′, malpli ofte 8′) oni konstruas en la plej alta pozicio malfermaj por eviti tro malgrandajn, preskaŭ ne agord- kaj intonacieblajn fermitajn fajfilojn. 4′-lamenregistroj precipe el la trumpetspeco prefere konstruatas en la alta kvinto kiel principaloj. Ĉar ĉi tiu trumpeta „trompetaĵo“ troveblas nur en altegaj tonregionoj, la rezulton ankaŭ ekzerciĝintaj aŭskultantoj ofte preskaŭ ne percepteblas.


Altpremoregistro[redakti | redakti fonton]

Altpremoregistroj estas kaj labio- kaj ankaŭ lamenregistroj, kiujn ekblovas plialtigita ventpremo (ĝis 300 mm akvokolonaj aŭ parte eĉ pli), per kiu ili sonas evidente pli laŭtaj ol normalaj orgenregistroj (la kutima ventpremo situas je orgenregistro inter 50 kaj 100 mm akvokolonaj).

Altpremoregistroj ekestis kiel teknikaj novigaĵoj en la orgenkonstruo de la 19-a jarcento kaj estis konstruitaj ekzemple de Aristide Cavaillé-Coll. En la franca, angla kaj usona orgenkonstruo ili estas pli kutimaj ol en la germana. Laŭnome oni ekkonas altpremajn registrojn je ilia prefiksa nomero „stentor-“ (ekz. stentorfluto, stentorvjolgambo, stentordiapasono), nomataj laŭ la greka fabelulo Stentor, batalanto en la Troja milito, kiu laŭdire povis paroli resp. voki tiom laŭte kiom kvindek homoj samtempe. Tipaj nomoj de altpremaj registroj konsistantaj el lamenfajfiloj estas tuba mirabilis kaj royal Trumpet.

Altpremoregistroj bezonas, se ili konstistas el labiofajfiloj, aparte larĝajn labiojn, por ke la alta ventpremo transformiĝu en la dezirata laŭtecon. Foje altpremregistraj fajfiloj havas ankaŭ du labiojn je kontraŭaj flankoj, do je la fronto kaj malfronto (ekz. je la synthematophon, inventita en 1906 de la firmao E. F. Walcker). La germana orgenkonstruisto Wilhelm Theodor Friedrich Weigle (1850–1906) inventis en 1901 apartan specon de altprema registro, la t.n. serafonvoĉoj, je kiuj ambaŭ labioj najbaras sur la fajfilfronto kaj trafas unu sur la alian laŭ rekta aŭ obtuza angulo.

Batotonaj registroj[redakti | redakti fonton]

Je batotonaj registroj eksonas du fajfilvicoj samtempe, kiuj estas iomete misagorditaj unu kun la alia, kaŭzante tiel batotonon. Ekzemploj estas unda maris (lat. „marondo“, plejparte el fermaj fajfiloj), vox coelestis resp. voix céleste (latine resp. france „ĉiela voĉo“, el arĉinstrumentaj registroj), kaj en italaj orgenoj voce umana (ital. „homa voĉo“, el principaloj). Batotonaj registroj sonas plejparte en 8′-pozicio.

pedalkariljono de la Gabler-orgeno en Weingarten

Krom- kaj efektregistoj[redakti | redakti fonton]

Kiel orgenregistroj oni plejvastasence signifas ankaŭ la tremsonigilon kaj ludhelpilojn ekfunkcieblajn per registrotiriloj, kiel ekz. konektiloj, kombiniloj kaj barvalvoj, samkiel balgotretant-alvoko kaj la same per enŝalteblaj mekanikaj ludiloj kaj specialefektoj kiel ekz. cimbalstelo, kukuo, najtingalo, timbalo, tondro kaj kariljono. Plua helpilo je la registrado estas la registrokateno.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Christhard Mahrenholz: Die Orgelregister. Ihre Geschichte und Ihr Bau, Bärenreiter, Kassel 1929–30, 3. Auflage (unveränderter Nachdruck) Bärenreiter, Kassel 1968.
  • Thekla Schneider: Die Namen der Orgelregister. Bärenreiter, Kassel 1958, 2. Auflage 1970.
  • Dom Bedos: Die Kunst des Orgelbauers (L’art du facteur d’orgues). Orgelbau-Fachverlag, 1977.
  • Rudolf Reuter: Orgeln in Spanien. Bärenreiter, Kassel 1986

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

www.organstops.org Enciklopedio de orgenregistroj, ankaŭ kun sonekzemploj (angle)


WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Register (Orgel) » el la germana Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la revizion 1512788 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)