Hoàng Ngọc Bội
El Vikipedio
| Hoàng Ngọc Bội | ||||
|---|---|---|---|---|
| Hoàng Ngọc Bội | ||||
| Dato de naskiĝo | 19-an de januaro 1952 | |||
| Loko de naskiĝo | Cao Bang, |
|||
| Nacieco | Vjetnamo | |||
|
Verkoj kaj aliaj
|
||||
Hoàng Ngọc Bội naskiĝis je la 19a de januaro 1952 en Cao Bang provinco, Vjetnamujo.
Li profesie estas inĝeniero pri elektro, laboras en vjetnam-rusa kompanio pri ĉemara ekspluatado de petrolo Vietsovpetro en Vung Tau provinco.
Esperantistiĝis en 1975 en iama Sovetunio, membro de SEU (Sovetlanda Esperantista Unuiĝo) en 1975-1976.
Aliĝis al Vjetnama Pacdefenda Esperantista Asocio (VPEA) en 1976 poste en Vjetnama Esperanto-Asocio (VEA).
En 1999 instruis Esperanton ĉe Somera Kursaro en Aŭstralio. Aktivadis kiel LKK-ano de 2a Azia Kongreso en 1999 en Hanojo. Vicprezidanto de VEA de 1998 ĝis nun. Delegito de UEA, membro de Komitato A de UEA.
Li flue parolas la vjetnaman, la rusan, Esperanton kaj la anglan.