Holdia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo de kemia uzino en Holdia
Larĝa panoramo de kemia uzino en Holdia
Holdia
municipo de Okcident-Bengalio • urbego
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 200 827  (2011) [+]
Loĝdenso 1 969 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 22° 2′ N, 88° 4′ O (mapo)22.0388.06Koordinatoj: 22° 2′ N, 88° 4′ O (mapo) [+]
Alto 8 m [+]
Areo 102 km² (10 200 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Holdia (Okcidenta Bengalio)
Holdia (Okcidenta Bengalio)
DEC
Holdia
Holdia
Situo de Holdia
Holdia (Barato)
Holdia (Barato)
DEC
Holdia
Holdia
Situo de Holdia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Haldia [+]
vdr

Holdia bengale: হলদিয়া estas industria laŭplana rivera havenurbo kaj municipo en orienta Barato, en subŝtato Okcidenta Bengalio, en distrikto Purba Medinipur. Holdia ankaŭ estas bazo de la Barata Marborda Gardisto.

Haveno de Holdia

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Holdia havis 200 762 da loĝantoj kun legopovo 89%, signife pli alta, ol la tutlanda mezumo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Holdia situas sur ebenaĵo laŭ rivero Hugli en averaĝa alteco de 8 m super la marnivelo en Bengala Delto proksime de la riverbuŝo, kie enfluas alia rivero. Uluberia troviĝas 46, Maheŝtala 50, Raĝpur Sonarpur 52, subŝtata ĉefurbo Kolkato 60, Ĥargopur 89, Midnapore 92, Baripada 145, tutlanda ĉefurbo Delhio 1317, Mumbajo 1631 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Holdia siatempe havis malgrandan, floran japanan kvartalon, kiu estis unika en Hindio. La loĝantoj estis laboristoj de la industria zono. Ekde 1997 Holdia havas la statuson de municipo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Holdia estas signifa industria urbego kun prilaborado de kemiaĵoj el petrolo, tergaso kaj nafto, krome grava komerca haveno por Kolkato.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa lingvo de la loĝantaro estas la bengala.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Holdia kelkaj altlernejoj respektive institutoj funkcias.

Instituto en Holdia

Klimato[redakti | redakti fonton]

Holdia troviĝas en tropika klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen: Aw. La meza temperaturo varias inter 23-31 °C. Jare pluvas ĉirkaŭ po 1864 mm. En ĉiuj monatoj pluvas iomete, sed inter majo kaj oktobro tre ofte pro la musono.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Holdia havas branĉan fervojan linion el ĉeflinio Ĥargopur-Kolkato kun finhaltejo. Same branĉa ĉefvojo finiĝas en la urbego, ĉar ponto ne ekzistas. La rivera akvovojo el Prajagraĝo finiĝas en Holdia. La plej proksima flughaveno (ankaŭ internacia) funkcias ĉe Kolkato.

Templo en Holdia

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans