Homo (poemaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Homo
Homo
Homo
Aŭtoro Eduardas Mieželaitis
Eldonjaro 1986
Urbo Vilno
Eldoninto Vaga
Paĝoj 96
vdr

Homo estas ciklo de poemoj de la litova lirikisto Eduardas Mieželaitis. Ĝin laŭ la kvara litova eldono tradukis kaj verse adaptis al Esperanto Petras Čeliauskas, kun ilustraĵoj de Stasys Krasauskas, kaj en 1986, en la periodo de "degelo", eldonis ĝin en Litova SSR la eldonejo Vaga en Vilno. La unua eldono de la litova originalo je titolo Žmogus en la sama eldonejo aperis jam en 1965.

Citaĵo
 La libron Homo la aŭtoro mem taksas kiel programan verkon sur sia vojo de kreaj serĉoj. Ĝi naskiĝis "atenteme sekvante per okuloj kaj kontrolante per koro ŝanĝiĝantan tempon, vivon, homon". Por tiu verskolekto la poeto estis premiita en 1962 per Lenin-premio. La plej elstara trajto de la verko [estas la] humanista patoso de la libro. 
— libra postparolo

William Auld tiel reeĥis pri la libro:

Citaĵo
 Eduardas Mieželaitis estas granda poeto de Litovio, kaj li kaj ni estas bonŝancaj, ke lin interpretas por ni virtuozo de la tradukarto Petras Čeliauskas. La poemoj en HOMO fluas kaj trafas kvazaŭ originale en Esperanto verkitaj. 
— revuo Esperanto, 1987, n-ro 11

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]