Hosana

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hosana estas jubila krio (hebr.: הוֹשִׁיעָה נָּא „helpu do!“; dumpase de la tempo – jam en la juda liturgio – signifoŝanĝo al savovoko), kiun kristanoj kantas je la palmofesto kaj kiu troviĝas en la katolika, ortodoksa kaj evangela celebrado de la komunio ankaŭ en la Sanctus.

La vorto aperas en la evangelioj de la biblio lige kun la eniro de Jesuo Kristo surdorse de azeno al Jerusalem en la formulo „Hosana al la Filo de David! Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo; Hosana en la supera alto!“ (jen Mt 21,9; kun similaj vortigoj ankaŭ Mk 11,9f; Joh 12,13 same kiel Lk 19,28 , kiu tamen rezignas la vorton "Hosana").[1] Laŭ la evangela diserva regularo tiu tekstoloko estas laŭtlegata kiel evangelio je du dimanĉoj de la liturgia jaro: je la palmofesto (Joh 12, 12-19) kaj je la 1-a advento (Mt 21, 1-9) [2]. Ankaŭ en la Sanctus de la meso ĝi estas bonveniga voko, nome al la sakramente ĉeestiĝanta Kristo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Studobiblio de Thompson, Frank C. Thompson: (5-a eldono 2003, en la ĉena registro p. 1603)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tradukoj laŭ La Sankta Biblio ĉe steloj.de
  2. Luth. Liturgische Konferenz (eld.): Perikopenbuch. Mit Lektionar. 4-a eldono, Hanovro 1990, p. 21, p. 192sj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]