Hraničná (Švarcava)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hraničná
Hraničná
germane: Paadorf
pereinta vilaĝo
Eksa roto de limgardistoj
Oficiala nomo: Hraničná
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Domažlice
Administra municipo Rybník
Historia regiono Bohemio
Parto de Švarcava
Montaro Bohemia arbaro
Domoj 0
Situo Hraničná
 - koordinatoj 49° 28′ 12″ N 12° 39′ 32″ O / 49.47000 °N, 12.65889 °O / 49.47000; 12.65889 (mapo)
Loĝantaro 0
Fondo 1875
 - pereo 1950-aj jaroj
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hraničná (Švarcava)
Portalo pri Ĉeĥio

Hraničná (germane Paadorf) estas pereinta vilaĝo en Ĉeĥio, en distrikto Domažlice. Ĝi situadis en arbaroj sur bohemia-bavaria ĉelimejo, sur deklivo de monteto nomata Záseky, proksimume unu kilometro de ŝtatlimo. Laŭ administra flanko ĝi estadis parto de Švarcava. La nomon de la pereinta domaro portas nun kadukiĝantaj konstruaĵoj de ĉeĥoslovaka Limgardistaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La domaro estis fondita en la jaro 1875 fare de Václav Paa tiel nomite "nigre", do sen konsento de posedantoj de parceloj. La rezulto estis disputo, kiu tiriĝis vicon da jaro, kaj definitivan rekonon la domaro ĝisatendis nur en la jaro 1921. Antaŭ la dua mondmilito ĉi tie situadis 36 domoj, post ellandigo de germanoj ĝi estis neniam reloĝigita kaj komence de la 1950-aj jaroj dum kreo de limzono ĝi estis egaligita kun la tero. Ĝis nuntempo el la devena konstruareo konserviĝis ununura domo, kiu estis alikonstruita kaj enmembrigita en la areon de Pohraniční stráž. La areo estas hodiaŭ forlasita kaj ĝi kadukiĝas. Netuta kilometro de la domaro, direkte al domaro Závist, situas kapelo de Binhak el komenco de la 18-a jarcento, parte renovigita post la jaro 1990.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]