Hrihorij Skovoroda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hrihorij Skovoroda

Skovoroda Grigorij (Hrihorij), ruso Григорий Сковорода (1722-1794) estas elstara filozofo, poeto, pedagogo, kies verkaro ludis gravan rolon en la starigo de nova rusa un ukraina literaturo. Naskiĝis en Poltava provinco en la familio de malriĉa kozako. Lernis en Kijiva Mohila Akademio, de kie elportis riĉan sciadon, precipe de la antikvaj kaj okcident-eŭropaj filozofio kaj literaturo. Dum du jaroj li estis kantisto de la ĉekortega kapelo en Peterburgo. Vojaĝis kun la rusia misio eksterlande {Hungario, Aŭstrio, Slovakio, Pollando k.a.). Instruis poetikon kaj etikon en kolegioj, estis hejma instruisto. Skovoroda vivis tre modeste, ne strebante al altaj postenoj kaj riĉeco, kvankam la eklezia kaj laika potencoj multfoje tentis lin per gloro kaj abundo. Pro kulpigado en kontraŭeklezia kaj kontraŭŝtata agado li estis devigita forlasi la laboron en Ĥarkiva kolegio.

La lastajn dudek kvin jarojn de la vivo li migradis tra vilaĝoj, predikante per la vorto kaj per ekzemplo de la propra vivo siajn ideojn. Li fariĝis popola "migranta universitato", akirinta eksterordinaran popularecon. Skovoroda kiel folozofo kaj verkinto estis por sia tempo enciklopedie erudita homo, kreis propran filozofian sistemon kaj la sistemon de sociopolitikaj kaj etikaj opinioj. Ĉefan lokon en la verkaro okupas la filozofiaj traktatoj, versaro "Ĝardeno de diaj kantoj", la fablo-kolekto "Ĥarkivaj fabloj", en kiuj Skovoroda tuŝas la problemon de la homo, ties feliĉon, serĉadon de la vojoj, kiuj kondukas al feliĉo de la aparta homo kaj de la tuta popolo.

Liajn verkojn esperantigis Andreo Rogov, Volodimir Pacjurko, Gennadij Turkov.

Cetere la portreto de Hrihorij Skovoroda bildiĝas sur la monbileto de 500 ukrainaj hrivnoj.