Huayna Capac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Huayna Capac

Uajna Kapak (keĉue Wayna Qhapaq, hispane Huayna Capac) estis la dekunua inkao (1493 - 1527), la sesa el la dinastio Hanan. Li estis patro de Ninan Cuyochi, Huascar (Ŭaskar), Atahualpa (Ataŭalpo), Tupac Huallpa, Manco Yupanqui kaj Pawllu Inca.

La inkao etendigis sian teritorion suden, al Ĉilio aktuala kaj al Argentino, kaj norden al Ekvadoro kaj Kolombio. La urbo Kusko estis la imperia centro. La urbo Kito estis granda fortreso.

En 1527, Uajna Kapak kaj lia posteulo Ninan Cuyochi mortis en la urbo Kito. Sen klara posteulo komenciĝis sovaga intercivitana milito en la Inkaa Imperio. La fratoj Ŭaskar kaj Ataŭalpo luktis pri la potenco. Ataŭalpo venkis, kaptis Ŭaskaron kaj lin mortigis kun plejparto de la Suna regfamilio. Monaton post, Ataŭalpo estis la inkao nova.

Rilataj temoj