Hubert de Givenchy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hubert de GIVENCHY [ĵivenŝi] (naskiĝis la 21-an de februaro 1927, Beauvais, Francio) estas modplanisto de vestoj. Li famas pri la modeloj de bluzoj, jupoj kaj pantalonoj kaj pri la internacia pretvesta butikuma reto.

Li studis en Parizo, en la altlernejo École des Beaux-Arts, poste studis juron. Li iĝis en aĝo de 17 jaroj majstrohelpisto de la pariza modplanisto Jacques Fath kaj planis dum ok jaroj por la plej grandaj parizaj moddomoj kiel Robert Piguet, Lucien Lelong kaj Elsa Schiaparelli.

Li malfermis la propran moddomon (modvestejon) en 1952 kaj ofertis malmultekostajn modelojn. La unua kolekcio atingis tuj internacian rekonon. La pantalonoj estis perfekte ellaboritaj, la manteloj, surtutoj estis bonstilaj, la balaj vestoj estis elegantaj. Liaj modeloj monstras interesajn aldonaĵojn, presitan silkon kaj broditajn materialojn. Lia plano Bettina blouse remodigis la ĉemizan fazonon.

Li enkondukis en 1957 kun la hispana modplanisto Cristóbal Balenciaga la t.n. sakvesto-fazonon. La Givenchy-vestoj modiĝis, post kiam li planis en 1961 por Audrey Hepburn senmanikan, senzonan, brustoakcentan veston, en kiu ŝi aperis en la filmo Breakfast at Tiffany's (Matenmanĝo ĉe Tiffany, Usono, 1960).

Liaj vestovendejoj malfermis la pordojn en la 1960-aj jaroj, ebligante por la larĝa publiko aĉeti relative pli malmultekostajn modajn vestojn.