Hugo Möller

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hugo MÖLLER (naskiĝinta en la 19-a jarcento, mortinta en la 20-a jarcento) estis germana geologo kaj prahistoriisto.

Frato lia estis Armin Möller, prahistoriisto aktivanta en Vajmaro. Li faris geologiajn esplorojn en la ŝtonrompejojn de Taubach (vajmara sudeosta urbokvartalo) kaj Ehringsdorf. Temis pri la prahistoria ĉasado de la eŭropa arbar-elefanto kaj la arbar-rinocero. Al li oni ŝuldas kelkajn rarajn fotojn de la tuto de vajmaro travertino, ekz. ĉe la ne plu ekzistanta Hirsch-ŝtonrompejo ĉe la Belvedera Aleo, proksime de citadelo Falkenburg.[1] Ĝi jam delonge estas surŝutita. Tamen estis la ĉefa deĵorloko de Möller en Vroclavo.

Möller ja estis konvinkita esti trovinta nerefuteblajn spurojn de mamuta homo eĉ antaŭ la eko de la ĉefa glaciepoko. Tia provo konsideriĝis grava afero inter la fruaj antropologoj.[2] La pruvon liveris al li liaj propraj trovoj je Ehringsdorf kaj Taubach: raportojn pri tio li publikigis en 1900/01. Pruvilo estis kavigita femursupraĵo de arbara rinocero en formo de bovlo. Pro la tiama manko de taŭgaj ŝtontranĉiloj li supozis ke la tuto devus esti farita tuj post la bestomorto.

Kromajn argumentojn aldonis kelkajn jarojn pli malfrue lia frato Armin. Antropologie la tuto ja gravas ĉar la antaŭa tezo ke antaŭ la glaciepoko ne ekzistus homoj (kion kredis ekz. Goeto) ne plu devis validi.[3] Goeto kaj liaj samtempuloj ja trovis multajn aferojn en la ŝtonrompejoj de ĉe Belvedera Aleo kaj de Ehringsdort: sed homajn restaĵojn ili neniam povis malkovri.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

De Möller oni konas du fak-eseojn:

  • "Über Elephas antiquus Falc. und Rhinoceros Merki als Jagdtiere des alt-diluvialen Menschen in Thüringen und über das erste Auftreten des Menschen in Europa". Ĉe: Zeitschrift für Naturwisenschaften vol. 73, 1900, p. 41–70.
  • "Über Feuerstätten im Kalktuffsand von Taubach und über die geologische Stellung der Weimar-Taubacher Kalktufflager". Ĉe: Zeitschrift für Naturwissenschaften, vol. 74, 1901, p. 237–272.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Walter Steiner: "Der pleistozäne Travertin von Weimar - Faziesmodell einer Travertinlagerstätte." Ĉe: Hans-Dietrich Kahlke (eld.): Quartärpaläontologie. Abhandlungen und Berichte des Instituts für Quartärpaläontologie Weimar Band 5. Akademie-Verlag, Berlin 1984, p. 62 (gugllibrare).
  2. [1]
  3. Annette Seemann: Weimar. Eine Kulturgeschichte, Beck Verlag, München 2012, p. 15-16 kaj 403. ISBN 978-3-406-63030-9