Huntingdon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La antikva ponto de Huntingdon

Huntingdon estas urbo en Cambridgeshire, Anglio. Ĝi situas sur la norda bordo de la rivero Great Ouse. Iam ĝi estis la ĉefurbo de tiama graflando Huntingdonshire. Ĝi enhavas proksimume dudek mil loĝantojn.

Historio

Proksime al Huntingdon paleontologoj trovis restaĵojn de prahistoriaj homoj. La urbo mem estis fondata de la anglosaksoj kaj danoj. Ĝi enhavas mezepokan ponton. En 1205 ĝi ricevis ĉarton de Johano (Anglio).

Proksime al Huntingdon situas tri bazoj de la brita flugarmeo.

Lastatempe okazis gravaj protestoj kaj manifestacioj kontraŭ laboratorio kiu uzas bestojn por sciencaj eksperimentoj.

Inter la parlamentanoj elektitaj de Huntingdon estis Oliver Cromwell kaj John Major, kiu estis la brita ĉefministro de 1990 al 1997.

Hinchinbrooke House

Dum la 11-a jarcento fondiĝis monaĥinejo, kie, post la abolicio de la monaĥejoj (1536-1539), evoluis en domegon, Hinchingbrooke House. Tiu poste iĝis lernejo kie studis Oliver Cromwell (kiu naskiĝis en Huntingdon en 1599) kaj Samuel Pepys. Laŭlegende la konstruaĵo kaj apuda ponto estas hantata de monaĥo kaj monaĥino kiu estis geamorantoj, kaj pro tio estis murdataj. En 2005 konstru-laboristoj rifuzis labori tie dum la nokto post kiam iuj el ili vidis la fantomon.

Kastelo

En la urbo estas la loko de iama kastelo. La unua kastelo estis konstruata de la anglosaksoj. En 1068 pli forta ŝtona kastelo konstruiĝis por Vilhelmo la Konkerinto. Dum enlanda milito de la regado de Stefano (Anglio), Davido la 1-a (Skotlando) akiris la kastelon pro sia edziĝo al Maud (grafino de Huntingdon), kaj estis posedata de skotlandaj reĝoj ĝis 1173, kiam Henriko la 2-a (Anglio) kaptis kaj plejparte malkonstruis ĝin. Tamen la kapelo restis, kune kun pluraj partoj de la fortik[[aĵo. Dum la angla enlanda milito oni iom restaŭris la kastelon, kiu poste iĝis la]] malliberejo de Huntingdonshire. Dum iom da tempo ventomuelilo staris sur la kastela altaĵeto. Hodiaŭ neniuj restaĵoj videblas.