Huntsville (Alabamo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Larĝa panoramo en Huntsville

Huntsville estas grandurbo (laŭ la internacia klasifikado) en subŝtato Alabamo, en Distrikto Madison.

Mapo pri situo de Huntsville

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Interna parto de Huntsville

Geografio[redakti | redakti fonton]

Huntsville situas en valo de rivero en la suda parto de Usono, en la norda parto de Alabamo. Pluraj altebenaĵoj kaj montetoj parte ĉirkaŭas la urbegon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Veterano John Hunt unua ekloĝis en tiu loko nomata Twickenham en 1805. En 1811 ĝi estis deklarita urbo kaj en la sekva jaro la loknomo estis Huntsville. La rapida kresko de Huntsville okazis pro la kotonoj, poste pro la fervojaj kontaktoj. En 1819 Huntsville aranĝis konstitucian kongreson. En 1855 alvenis la unua trajno. Antaŭ la 20-a jarcento la urbo famiĝis pri buterofarado. Dum la 2-a mondmilito la urbo iĝis grava por la armeo. Tiu evoluo baldaŭe ne ĉesis, sed tiam la urbo estis loko de spacvetura industrio.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Huntsville la plej grava industria branĉo estas la aerospaco kun armea industrio. La urbego ligiĝis al preparado de spacvojaĝoj. La universitato partoprenas en teknologia evoluo de la urbo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Huntsville havas humidan subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 10-22 °C. La varmo kulminas en junio. Inter decembro-februaro foje frostas. Jare pluvas aŭ neĝas po 1460 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte en marto, plej malofte en aŭgusto. Ŝtormoj ofte trafas la urbegon.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Muzeo pri raketoj

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]