Kontraŭ ĉiuj (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Filma trilogio pri husmovado estas el jenaj filmoj:

Jan Hus

Jan Hus
Reĝisoro: Otakar Vávra
Eldonis: Studio uměleckých filmů, Praha, 1954 (Studio de artaj filmoj, Prago, 1954)

Prago en la jaro 1412. En Betlehema kapelo aŭskultas miloj da praganoj al predikado de majstro Jan Hus. Estas inter ili ankaŭ reĝino Sofio, la edzino de la ĉeĥa reĝo Venceslao la 4-a, kiu regule deziras al la oreloj aŭskulti petojn, postulantaj forigon de ekleziaj malbonfarantoj kaj malĝustaĵojn. Sed tiuj ĉi predikadoj estas dorno en okulo al kontraŭpapo Johano la 23-a, kiu proklamas super Hus la plej pezan eklezian anatemon kaj super Prago, ĝis kiam Hus ĉeestos en ĝi, interdikton. Jan Hus tial foriras al Kozí Hrádek, sed tie li plu disvastigas sian doktrinon. Sed al la papo ne sufiĉas la forpelo de Hus kaj li sendas al la ĉeĥa reĝo mesaĝon, en kiu li postulas starigon de Hus antaŭ koncilio en Konstanco. Hus ekiras al tiu ĉi vojo spite al avertoj de liaj amikoj. Sed tie li ne ricevos eblecon defendi sian doktrinon, kaj de la pastroj li estas elvokita al revoko de siaj vortoj. Jan Hus, kiun la koncilio ne konvinkis pri erareco de siaj opinioj, subiĝas al martira morto sur ŝtiparumo.

Jan Žižka

Jan Žižka
Reĝisoro: Otakar Vávra
Eldonis: Studio uměleckých filmů, Praha, 1955

Ekde la morto de Jan Hus pasis kvar jaroj. Sed la vortoj de Hus vivas plu, la praga popolo ribelas postulante de la reĝo justecon. Ankaŭ en provincoj oni kunvenas kaj la plej granda kunveno estas kunvokita sur monton Tábor. En Prago kreskas spirito de la ribelo inciata de Jan Želivský. Post atako je Novurba urbodomo starigos en frunton de la popolo Jan Žižka el Trocnov, la ĝisnuna komandanto de gardistaro de la reĝo. La lando apartiĝas en du tendarojn. Tábor fariĝas centro de la historia movado. La 25-an de marto 1420 estas okazinta ĉe Sudoměř glora batalo, en kiu korpusoj de Žižka venkis multoblan superforton de "feraj sinjoroj".

Kontraŭ ĉiuj

Kontraŭ ĉiuj (ĉeĥe: Proti všem)
Reĝisoro: Otakar Vávra
Eldonis: Filmové studio Barrandov, 1957 (Filma studio Barrandov, 1957)

La tria parto de la husana trilogio kaptas kreskon de la husana movado post la batalo ĉe Sudoměř. Tiutempe la husmovado disvastiĝas tra Bohemio kiel ŝtormo. Imperiestro Sigismondo la 1-a proklamas kruckavaliran militiron kontraŭ la ĉeĥa reĝlando. Homoj en urboj kaj en provincoj ribelas kaj amase forlasas siaj hejmojn. Ili foriras konstrui fortigitan urbon Tábor. En Prago estas senĉese streĉita atmosfero kaj praganoj turniĝas je helpo al Tábor. Taboranoj, subgvide de Jan Žižka, iras al Prago. Intertempe la restoj de husanoj ŝirmas Táboron antaŭ soldistoj de sinjoro el Rožmberk, kiujn ili danke al helpo de rajdista taĉmento malvenkas. La soldataro de Sigismondo ĉirkaŭgas Pragon atakante husanojn, fortikigitaj sur monto Vítkov. En sanga batalo la husanoj venkas kaj la malamiko estas devigita al senkapa forkuro.